(laŭ la stato en majo 2010)
La komuna programo de la hispana–belga–hungara triopo parolas ankaŭ
pri EU strategio rilate al Danubo-regiono. En la regiono-politiko de la Eŭropa
Unio temas pri nova iniciato: EU-strategioj laŭ makroregionoj. La unua tia
strategio estas la Balta Mara Strategio kaj la dua la Danubo-regiona Strategio.
La unua makroregiona strategio estiĝis pro la neceso malpliigi la
danĝerigecon de la Balta Maro. Sian proponon pri la Balta Mara unia
strategio la Eŭropa Komisiono prezentis la 10-an de junio 2009. Per la
strategio oni volas plibonigi la difektiĝantan staton de la Balta Maro, la
nekompletan trafikreton, la problemojn de la komercaj malfacilaĵoj kaj
tiujn de la energioprovizo.
La plej ĉefa celo de la strategio estas ke ĝi ebligu
plejmulte disvolviĝi la evoluan kapablon de la membroŝtatoj kaj regionoj
troveblaj en la Balta Mara areo, kun loĝloko por preskaŭ 90 milionoj
da homoj.
La Balta Mara Strategio estis unu el la prioritatoj de la sveda
prezidado en 2008, kaj ĝin akceptis la EU-pintkunsido ĉe la fino de
la sveda prezidado. Do la Balta Mara Strategio servas kiel iaspeca modelo por
makroregionaj strategioj.
En oktobro 2008 la Eŭropa Komisiono informis la Komitaton de la
Regionoj, ke ĝi proponos prilaboron de strategio por la areo de la
Danubo-baseno.
(Estas rimarkinde, ke en tiu areo diversaj agadoj, programoj ekzistis
jam ankaŭ ĝis tiam kaj ekzistas ankaŭ nuntempe, sed memstare, ne
en komuna strategia kadro.)
La 19-an de junio 2009. la Eŭropa Konsilio petis la Eŭropan
Komisionon, ke ĉi tiu ellaboru ĝis la fino de 2010 unian strategion
pri la Danubo-baseno, kun la celo, ke tiu strategio certigu al la civitanoj de
la areo pli altan vivnivelon, sekurecon kaj pacon. La Danubo-baseno enhavas
parte ŝtatojn ĉe la Danubo, parte ŝtatojn situantajn en la
akvokolekta areo de Danubo.
La Danubo-baseno estas regata de uniaj membroŝtatoj,
membro-kandidantaj landoj, potencialaj membro-kandidantaj landoj kaj ŝtatoj,
kiuj engaĝiĝis en la eŭropa najbareca politiko. Sekve al la
Danubo-strategio apartenas dek landoj laŭ Danubo: Germanio, Aŭstrio,
Slovakio, Hungario, Kroatio, Serbio, Rumanio, Bulgario, Moldavio kaj Ukrainio,
krome Ĉeĥio, Slovenio, Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro.
|
|
La akvokolekta areo de Danubo
Pri la strategio
rilatanta al la Danubo-baseno la Komitato de la Regionoj akceptis
dokumenton la 7-an de oktobro 2009.
La Eŭropa Parlamento la 21-an de februaro
2010. deklaris sian opinion pri tiu strategio.
En februaro 2010 la Eŭropa Komisiono
iniciatis publikan opinioesprimon pri la EU Danubo-regiona Strategio.
La
Danubo-pintkunsido, reprezentantoj de la interesataj ŝtatoj, la 25-an de
februaro 2010. akceptis la Budapeŝtan Deklaron.
Krom la supraj eventoj okazis ne malmultaj
pliaj konferencoj, akordigaj kunsidoj internaciaj kaj naciaj, kaj similaj jam
estas planitaj en diversaj interesataj landoj en la Danuba-baseno.
La 7-an de
aprilo 2010 civilaj organizoj akceptis opinideklaron en Budapeŝto
pri la Danubo-regiona Strategio de la Eŭropa Unio. Aliaj civilaj organizoj
havis eblon por aliĝi al tiu deklaro ĝis la 12-a de aprilo, kiam la
dokumento estis komunikita al la Eŭropa Komisiono. Inter la
subskribintaj organizoj estis ankaŭ la Hungaria Esperanto-Asocio.
Sube sekvos iom pli detalaj konigoj pri kelkaj dokumentoj..
Rimarko: En la dokumentoj de diversaj EU-institucioj
ne estas unuecaj la nomoj de tiu strategio. Sekve en ĉi tiu informejo
temas pri la strategio sub diversaj nomoj.
La Eŭropa Komisiono deklaris
sian inviton al opinioesprimo kun la titolo Enkonduka Dokumento, en kiu ĝi
„faras alvokon al ĉiuj interesataj faktoroj, ke ili indiku siajn
proponojn, opiniojn kaj kontribuojn. Interesataj faktoroj povas esti membroŝtatoj,
najbaraj ŝtatoj, regionoj, aŭtonomioj, internaciaj organizoj, sociaj
kaj ekonomiaj partneroj kaj la anoj de la civila socio. Por plenumo de
opinioesprimo la Eŭropa Komisiono vastronde iniciatos pridiskutojn, inter
kiuj estos publikaj aranĝaĵoj. La komenco de tiuj eventoj okazas en
februaro en Ulm, kaj la fino estos en junio 2010 en Rumanio. La Komisiono volas
eluzi por la opiniogajno ankaŭ la eblojn, kiujn prezentas la mondreto.”
(La limdato por la opinioesprimo estis 12-a de aprilo 2010.) Eŭropa
Komisiono konstatas, ke la Danubo-regiono estas unu el la plej gravaj areoj de
Eŭropo. La tuta areo de la riverbaseno de Danubo estas kvazaŭ 800 000
km², kaj la loĝantaro de la areo estas pli ol 100 milionoj. Al la
rivero ligiĝas dek landoj; apud ĝi situas kvar ĉefurboj, krome
apud ĝi estas ankaŭ multaj gravaj centroj.
|
|
La
Danubo-regiono
En la regiono ekzistas pluraj
respondendaj demandoj kaj solvendaj problemoj. Ekzemple: ekonomiaj kaj sociaj
diferencoj, infrastrukturaj mankoj, demandoj pri la medio, prevento de riskoj ktp.
Post la plivastigo en 2004 kaj 2007 iĝis bezonaj kaj eblaj unuflanke la
likvido de restaĵo el la pli frua interdivideco, aliflanke la disvolvado
de la ebloj donitaj en la regiono kadre de eŭropunia integriĝo. La
Danubo-strategio – konvene al la Lisabona Traktato – helpas la praktikan
efektivigon de la ekonomia, socia kaj area kohero inter la membroŝtatoj.
La Enkonduka Dokumento vicigas,
krom ĝeneralaj informoj, ankaŭ elstarigitajn temgrupojn kaj temojn,
al kiuj la Eŭropa Komisiono esperis ricevi opiniojn kaj proponojn. La
gravecon de la planata strategio bone reprezentas tiuj temgrupoj kaj temoj.
Jen:
La plibonigo de
la kunligebleco kaj la komunikaj sistemoj (ene kaj ekstere de la Unio)
1. Enlandaj
akvovojoj, publikaj vojoj, fervojoj.
2. Intermodalaj
nodpunktoj (inter ili havenoj, flughavenoj).
3. Energioretoj
kaj la sekureco de la energioprovizo.
4. Pli vasta
uzado de renoviĝantaj kaj klaraj energioj; energioefikeco kaj ŝparoj.
5. Informa
socio.
Medioprotektado,
plibonigo de la akvomastrumado, prevento de naturaj riskoj.
6. Medio de la
akvoj (precipe tiu de la riveroj).
7. Kvalito de la
aero kaj tero (inkluzive: rubaĵtraktado).
8. Biologia
diverseco kaj pejzaĝoj.
9. Naturaj
riskoj (inundoj kaj sekegecoj).
10. Mildigo de
la klimatoŝanĝo kaj akomodiĝo.
11. Interna
merkato; komerco.
12.
Konkurenckapablo de la ekonomisektoroj (agrokulturo, industrio, priservoj).
13. Novigo;
esplorado
14. Homa rimedo
(inkluzive: labormerkato, instruado kaj sanitaraj aferoj).
15. Institucia
plenumpovo.
16. Danuba
identeco; kulturo (inkluzive: turismo).
17. Romaa
komunumo kaj aliaj grupoj kun malfavora situacio.
La Eŭropa Komisiono decidos pri la Danubo-strategio en decembro
2010.
Pri la koncepto de la
Danubo-regiona Strategio la Komitato de la Regionoj akceptis decidon la 7-an
de oktobro 2009.
Kio
estas la Komitato de la Regionoj?
La Eŭropan
Parlamenton, la Konsilion kaj la Komisionon en konsulta funkcio helpas du
komitatoj: la Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Sociala Komitato.
La Komitato de la Regionoj konsistas el
reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon
en regiona aŭ loka kolektivo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ
iu elektita asembleo.
La dokumento de la Komitato de la Regionoj, karakterizinte la areon de
la Danubo-baseno, emfazas la gravecon de la strategiaj antaŭvidaĵoj.
Ekzemple:
– la celo de la unia strategio
rilate la Danubo-basenon estas, ke ĝi certigu pli grandan prosperon,
sekurecon kaj pacon al la civitanoj en la areo. Ties profitĝuanto estos la
tuta Eŭropa Unio, en ĝi ankaŭ la lokaj kaj regionaj aŭtonomioj;
– en la jam 27-membra Eŭropa
Unio la makroregionoj havas pli kaj pli gravan rolon, precipe kadre de la area
kohereca koncepto de la Eŭropa Unio;
– la Danubo-baseno bonefikas eŭropa-nivele:
ĝi prezentas, ke en la areo oni stimulas la demokration kaj la
konstitucian ŝtatecon, kaj ĝi apogas unuavice tiujn ŝtatojn en
la vojo de la demokratia progreso, kiuj ne estas membroj de la Eŭropa
Unio;
– la strategia plano atribuas
gravan rolon al la kunlaboro lok- kaj region-nivele en la efektivigo de eŭropaj
principoj, kiel subsidiareco, proksimeco al la civitanoj kaj partnereco;
– la strategio konfirmas la
tradician, kulturan kaj historian kunapartenon de la tuta Danubo-baseno, kaj ĝi
emfazas la gravan rolon de la lokaj kaj regionaj aŭtonomioj en tio;
– la strategia plano konsideras
ankaŭ jam ekzistantaj internaciajn, naciajn, regionajn kaj lokajn
kunlaborojn, retojn kaj instituciojn, kiuj aktive funkcias en kaj por la
Danubo-baseno, kaj ĝi sugestas, ke la spertojn kaj konojn de tiuj rolantoj
oni devas prezenti en la dialogoj kun la eŭropaj institucioj.
La politikaj rekomendoj (en
35 punktoj) de la dokumento tuŝas pli konkretajn enhavpartojn. Kelkaj
detaloj el tiu parto de la dokumento de la Komitato de la Regionoj jen sekvas.
La centraj elementoj de la unia strategio pri la Danubo-baseno estas: trafiko,
medioprotektado kaj energiosekureco, ekonomio, sekureco, instruado kaj kulturo,
laboraferoj, sanitaraj aferoj kaj socialaj demandoj.
Koncerne la trafikon la Eŭropa
Komisiono estas petita, ke ĝi konsideru la specialan rolon de Danubo, kiel
futurkapabla, tuteŭropa transporta kaj akva vojo, kaj kiu povas senŝarĝigi
aliajn eŭropajn vojliniojn. [...] La komitata rekomendo emfazas, ke la
trafiko kaj la medioprotektado ne devas ekskludi unu la alian, kontraŭe,
ili devas strikte kunligiĝi. Kiel plej ĉefan celon oni devus
difini la daŭrigeblan disvolvon de la Danubo-baseno.
La medioprotektado, la
komuna penado kontraŭ la efikoj de la klimatoŝanĝo kaj la
protektado kontraŭ inundoj nepre postulas kunlaboron transpaŝan
landlimojn.
En la energiosekureco la ŝtatoj en la
Danubo-baseno havas grandan rolon, kaj grava estas la rolo ankaŭ la rivero
mem, kiu kiel natura, renoviĝanta energiofonto signifas valoran
akvoenergio-fonton. Ties uzadon oni devas tie apogi, kie la medioprotekta kaj
ekonomia vidpunktoj estas akordigeblaj.
La akvoaferaj dispozicioj devas
certigi la konservadon de la multaj fiŝspecoj.
Danubo estas grava faktoro
koncerne la plian ekonomian progreson en la areo. Oni povas, ekzemple, pensi
pri la kunligo de la akva kaj tera vojoj, de la havenoj kaj ekonomiaj centroj
funkciantaj en la areo.
Projektoj transdisvastiĝantaj
landlimojn estas gravaj, ĉar ili helpas ĉesigi la ekonomian izoliton
de laŭlandlimaj regionoj.
Dispozicioj, kiuj celas la
plifirmigon de la trafiksekureco, havas grandan signifon.
La politikaj rekomendoj de la
Komitato de la Regionoj petas al la ŝtatoj ĉe Danubo, ke ankaŭ
en la futuro ili komune batalu kontraŭ ĉiu speco de krimago
disvastiĝanta translimo, sed precipe kontraŭ la organizita krimo,
kontraŭbandado de narkotaĵoj, kontraŭleĝa migrado kaj la
homkomerco.
Inter la sekurecaj demandoj estas
grava ankŭ la sekureco de la vivmedio, precipe la prevento de la
translima mediopolucio kaj la kontraŭ inunda protektado.
La regionaj kaj lokaj aŭtonomioj
havas emfazitan rolon en la antaŭenigo de la dialogo inter kulturoj.
Urboj kaj regionoj kun heterogena loĝantaro
estas precipe taŭgaj por apogi, surbaze de siaj spertoj, la dialogon inter
kulturoj kaj religioj.
Konsidere la eŭropan jaron de
la batalo kontraŭ la malriĉeco kaj socia ekskludo (2010) kaj la eŭropan
jaron de la memvoleco (2011) socia progreso nepre devos sekvi la ekonomian
progreson en la Danubo-baseno, por ke oni povu daŭre konvinki la socion
pri la avantaĝoj, kiujn la Eŭropa Unio signifas por ĉiuj
civitanoj.
Fine, en sia dokumento la Komitato
de la Regionoj konstatis, ke la Danubo-basenon oni devus konsideri kiel unuecan
eŭropan apogan areon.
|
|
Danubo ĉe Budapeŝto
pri la
Danubregiona Strategio de la Eŭropa Unio
La Eŭropa Parlamento
la 21-an de februaro 2010. deklaris sian opinion pri tiu strategio. La
dokumento enkonduke aludas antaŭajn dokumentojn kaj vicigas faktojn, sur
kiuj baziĝas la opinioj rilate la koncepton pri la Danubo-regiona
Strategio de la Eŭropa Unio.
En tiu enkonduka parto temas pri
–
la celoj de la area kohereco kaj la makroregionaj strategioj;
–
landoj, kiuj apartenas al la Danubo-regiono;
–
eblo por la sintezo de diversaj eŭropaj politikoj;
–
la progresendaj kunlaboraj kampoj;
–
la malnova tradicio en kunlaboro;
–
tio,ke el diversaj vidpunktoj Danubo havas gravan rolon en kaj ekster la areo; ktp.
En la dokumento la opinion de la Eŭropa
Parlamento enhavas 27 punktoj, el kiuj pluraj stimulas la Eŭropan
Komisionon kaj ankaŭ ŝtatojn efektivigi certajn taskojn, aliaj
emfazas vidpunktojn kaj postulojn koncerne la strategiajn farendaĵojn.
La dokumento de la Eŭropa
Parlamento, inter ceteraj:
–
urĝigas la plibonigon de la ekologia stato de Danubo, kiu nun estas
poluciita, kaj pro tio bezonas preventaj dispozicioj;
–
konstatas, ke pro la polucio de la Danubo-baseno havas respondon kaj membroŝtatoj
kaj aliaj landoj, sur kies areo Danubo trafluas;
–
emfazas, ke la protektado de la Danubo-basena medio estas grava, ĉar ĝi
influas la agrikulturan kaj pejzaĝan evoluigon;
–
parolas pri la rezervo de la Danuba fiŝaro, kaj same la rezervo de la
kvalito de akvo;
–
parolas pri la evoluigo de trafiksistemo, koncerne enlandan akvovojon, publikan
vojon, fervojon kaj ties kombinon;
–
apogas tiajn programojn, kies celoj estas evoluigo de la multkultura medio de
Danubo, antaŭenigi kulturajn dialogojn, helpi estiĝon de novaj artaj
kaj komunikaj formoj kaj metioj, rezervi kulturajn kaj historiajn heredaĵojn;
–
proponas, ke la universitatoj en la Danubo-regiono estigu retojn por tio, ke
ili formiĝu internacie konkurenckapablaj centroj;
–
proponas, ke en ĉiu dua jaro, post kiam oni konsiliĝis kun la
interesatoj lok- kaj region-nivele, okazu unia Danubo-pintkunsido, kies
konkludojn oni konigu al la Eŭropa Konsilio kaj la Europa Parlamento.
La supra konigo, nature, nur
koncizigite povas doni bildon pri la enhavo de la dokumento, kiu devenis de la
Eŭropa Parlamento.
|
|
Cetere, sur la interreto jam nun estas troveblaj interesaj kaj riĉaj materialoj kiuj ligiĝas al la formiĝanta eŭropa strategio por la Danubo-regiono.
Fontoj: http://www.terport.hu/main.php?folderID=3264&articleID=101344&ctag=articlelist&iid=1