Pri la ŝancoj de Esperanto en la mondo
Aperis en Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al
Prof. István Szerdahelyi. Redaktis Ilona Koutny. Prodruk & Steleto, Poznań
2009. p. 143-156.
Pluraj aŭtoroj priskribis la sorton de la propono ĉe la Ligo de
Nacioj pri la Esperanto-instruado en publikaj lernejoj. La okazintaĵoj el
la 1920aj jaroj unusence prezentas al ni, ke:
1.
estis sufiĉe populara ideo, ke
taŭga peranta lingvo necesus por la mondo;
2.
Esperanto estus tute konvena por tiu
rolo;
3.
grandpotencaj interesoj baris, ke
Esperanto estu instruota en publikaj lernejoj en diversaj landoj, kio estus la
unua paŝo al la rolo de peranta lingvo.
La situacio ne tre ŝanĝiĝis dum pli ol okdek jaroj. Restis
kaj ankoraŭ regas la ideoj kaj argumentoj
kontraŭ Esperanto. La nescio pri Esperanto eble iĝis relative pli
granda dum la pasinta tempo. Ĉu ĉio ĉi signifas, ke oni ne povas
konsideri favoran progreson, kiu rilatas al la ŝanco de Esperanto? Eble la
subaj faktoj donos kontentigan respondon.
Por tio, ke
Esperanto ricevu oficialan alprenon en (landa, landgrupa aŭ pli granda)
socio ia oficiala jura normo, oficiala rezolucio certe bezonus, sed ĝi
povas signifi nur komencan kondiĉon por la ekiro de kompleksa procezo. Por
ke Esperanto funkciu kiel socie necesa kono, ĝi bezonas ricevi lokon en la
lernejoj. La instruado necesigas lernilojn kaj instruistojn; por la formado de
instruistoj necesas supera instruado, por kiu necesas scienca bazo. (Tuj ni
rimarku: la pluformado ĉe certaj faktoroj ne nepre dependas de oficiala
alpreno de Esperanto.) Krome oni devas estigi konvenajn kondiĉojn por la
socia aplikado de la akiritaj lingvokapabloj de la homoj.
Konsidere la multflankan aktivecon
kaj atingaĵojn de d-ro István Szerdahelyi, oni povas konstati, ke li tute
konsciis pri la ĵus menciitaj interrilatoj. Estas klare konstateble, ke lia
konscia aktiveco direktiĝis antaŭ ĉio al la solvo de la oficiala
socia alpreno de la lingvo Esperanto (konsidere la donitajn cirkonstancojn
kaj eblojn en Hungario). Lia multflanka aktiveco – kiun detale apreci ne mi
estas kompetenta – estis sukcesa, ekzemplodona, kaj kreis firman bazon por la
estonta disvastigo de Esperanto.
Kiam estiĝis la Ligo de Nacioj la cirkonstancoj estis favoraj por
prezenti proponon pri Esperanto. Ĉu poste estiĝis okazo konvena por
proponi oficialan alprenon de Esperanto? Multajn jardekojn post la malsukceso
de la tiama iniciato nova eblo en Eŭropo kreiĝis, kiam en la integriĝa
procezo oni antaŭplanis la estigon de la Eŭropa Unio kaj ĝian
plilarĝigon. Kial aperis la Eŭropa Unio kiel nova eblo por Esperanto?
La ŝtatoj partoprenantaj en la integriĝo kun diversaj (oficialaj) lingvoj
vole-nevole devas interkomunikadi. En la fazo de la nura ekonomia integriĝo
la interkomunikada neceso tuŝis nur oficialajn instancojn, sed kiuj rajtas
pretendi kunhelpon de interpretaj kaj tradukaj servoj. En la fazo de la Eŭropa
Unio la interkomunikada bezono iom post iom tuŝas ankaŭ la civitanojn
de la membroŝtatoj. Ĉio ĉi logike gvidas al la ideo: Esperanto
povus favore plifaciligi la eŭropan komunikadon kaj malpliigi la
problemojn.
Esperantistaj iniciatoj
Ĉe la Ligo
de Nacioj la iniciatintoj de la propono estis oficialaj reprezentantoj de
membroŝtatoj. Konsidere Eŭropon la situacio malsamas. En Eŭropo
la unua iniciatinto estis grupo de eŭropaj esperantistoj, kiuj establis
laborgrupon pri la eŭropa lingvodemando (Erasmus 1994)1. Supozo
estis, se pli novaj ŝtatoj membriĝos, sekve de la uzata interpretsistemo
– traduki rekte de ĉiuj lingvoj al ĉiuj –, la interpretaj kaj
tradukaj kostoj altiĝos ĝis neelteneblaj limoj. Por la evito de
grandegaj kostoj estus bona, taŭga solvo la oficiala uzado de Esperanto.
Post kiam evidentiĝis, ke la Eŭropa Unio surprenas kaj toleras la
altajn kostojn, la esperantista propono reduktiĝis al la uzado de
Esperanto en pontlingva rolo. Pli malfrue aperis ankaŭ la ideo pri
lernejaj eksperimentoj. Alia grupo de esperantistoj informis anojn de la Eŭropa
Parlamento pri Esperanto2. Sekve de la sufiĉe regulaj informoj
ne malmultaj eŭropuniaj parlamentanoj rekonis la taŭgecon de
Esperanto, tamen ili ne havis rajton kaj eblon fari efikan paŝon por
Esperanto. Krome, post baloto la deputitoj plejparte ŝanĝiĝis,
do oni devis fari la informadon de la komenco. Kune kun la paso de tempo pli
kaj pli da esperantistaj demandoj kaj proponoj alvenis al la uniaj institucioj,
ĉefe al la Komisiono.
Kio estis ĝis nun la reagoj de la Eŭropa
Komisiono? Se doni mallongan respondon: la komisionaj reagoj ĉiam estis
rigide rifuzaj3. La respondoj ĉiam ripetis la saman: la
koncepto de la Unio estas la multlingveco kaj la plurlingveco. Esenco de la
multlingveco: ĉiu civitano ricevu la gravajn uniajn decidojn kaj informojn
en la gepatra lingvo (supoze, ke ĝi estas oficiala lingvo). La
plurlingveco signifas, ke la civitanoj de la Eŭropa Unio krom la gepatra
lingvo scipovu almenaŭ du fremdajn lingvojn por ke ili ekkonu aliajn
kulturojn. Estas evidente, ke la plurlingveco – se nur inter la alproprigitaj
lingvoj ne estas ankaŭ komuna lingvo por ĉiu – nur eventuale certigas
la kondiĉon por bonrezulta interkomunikado; krome la alproprigo de pluraj
lingvoj signifas grandegan ŝarĝon por multaj homoj. Ĝenerala
instruado de Esperanto kaj ĝia uzado en Eŭropa Unio kiel peranta
lingvo estus pli racia kaj justa solvo, kiu apliko estus ankaŭ akordigebla
kun la postulo pri la plurlingveco. (Rimarkinda: la celo en tiu ĉi
koncepto akre distingiĝas de tiu celo, kiu direktiĝas al tio, ke
Esperanto iĝu identeclingvo de Eŭropo.)
Post la daŭra, konsekvenca rifuzo kaj alvoko
al la mult- kaj plurlingveco neeviteble aperas la demando: Kio estas en la fono
de tiu proceduro? Kial la koncepto pri mult- kaj plurlingveco ekskludas la
akcepton de Esperanto en la argumentado de uniaj instancoj, eĉ se ĝi
estas kontraŭlogika? La respondoj povas doni konsilon al tio: sur kiuj
pordoj oni frapu por Esperanto. Laŭ la ĝisnunaj spertoj tiaj pordoj
estas troveblaj ne ĉe la Eŭropa Komisiono kaj ne ĉe la Eŭropa
Parlamento. Ĉar kvankam la iniciatrajto estas ĉe la Komisiono, sed
estas neimageble, ke ĝi iniciatu tian leĝproponon, kies celo kaj
enhavo antaŭe ne estus akordigitaj kun la registaraj starpunktoj kaj
intencoj. Pri la komisionaj iniciatoj decidas ja la Konsilio de Ministroj kaj
finfine la Eŭropa Konsilio, kiu konsistas el la ŝtatestroj kaj la
registaranoj de la membroŝtatoj. Kiom da aŭ kiuj registaroj en la Eŭropa
Unio montris jam emon al akcepto de Esperanto? Jes ja estas sciate, ke kelkaj
politikistoj, inter ili registaranoj esprimis favoran opinion pri Esperanto,
tamen same favora registara iniciato aŭ faro ne estas konata pri la
enkonduko de Esperanto en la instruadon.
La sinteno de la registaroj dependas de la
tutmondiĝa efiko kaj ankaŭ de la politikaj karaktero kaj sinteno de
la loĝantaro. En la mondekonomio specialaĵo estas la mult- kaj
supernaciaj grandfirmaoj, kiuj kapablas influi ankaŭ registarojn, kaj
super kiuj estas nenia socia kontrolo (Bakan 2004). Estas konate, ke ĉe
tiaj grandfirmaoj la devige uzata lingvo ĝenerale estas la angla. Tiu
fakto influas ŝtatajn lingvopolitikojn, en kiuj ricevas eminentan lokon la
deviga instruado de la angla4. La kunplekto de la grandfirmaaj kaj
registaraj interesoj tute ne favoras al Esperanto.
Progresigantoj de la eŭropa integriĝo ĉefe
estas la membroŝtataj registaroj, helpataj de certaj politikaj, ekonomiaj,
intelektularaj kaj ceteraj civitanaj fortoj5. Sed signifa kvoto de
la loĝantaro – kiu ne tro malsamas en diversaj membroŝtatoj – timas
la integriĝon, timas la malfortiĝon de la ŝtata sendependeco, aŭ
simple estas neinteresata en la integriĝo. La registaroj ne povas tute
flankenŝovi tiajn timojn. Ĉe ĉi tiu kvoto de la loĝantaro
la mencio pri komuna dua lingvo povus signifi la plian striktigon de la eŭropa
integriĝo al federacio. Pro tio la registaroj detenas sin de la publika
subteno de ia komuna peranta lingvo, kvankam ili fakte helpas, ke la angla fariĝu
tia. (Cetere ĉiu membroŝtato povas diri, ke la demando de la komuna
lingvo estas problemo apartenanta al eŭropunia nivelo, kiu ĝin ne
koncernas. Per tio la cirklo fermiĝas.)
Tamen, ĉar la registaroj ne
povas tute flankenŝovi fortoplenajn civitanajn postulojn, povas esti la ŝlosilo
de situacioŝanĝo: konvinki vastajn civitanajn tavolojn pri la favoro
de Esperanto. (Tiu ĉi tasko nepre pretendas pli novajn agadmetodojn.) Kaj
nun ni alvenis al la konkludo de la Grin-raporto. La „scenaro «Esperanto»
montriĝas la plej avantaĝa, [...]. La oftaj rifuzreagoj kontraŭ
Esperanto malebligas la scenaron 3 ene de mallonga templimo. Aliflanke, oni
povas rekomendi ĝin, en la kadro de longdaŭra strategio, kiun oni
povas efektivigi ene de unu generacio. Du kondiĉoj tamen nepras por ĝia
sukceso: unue grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝon pri
tiu lingvo – kaj kiuj ĝenerale baziĝas sur simpla ignoro – kaj helpi
la evoluon de la pensmaniero; due, vera interŝtata kunordigado por la
komuna efektivigo de tia scenaro.” (Grin 2005)
Rilate la unuan kondiĉon
indas rimarki, ke ĝia efektiviĝo estas antaŭkondiĉo al la
efektivigebleco de la dua. Plia rimarko: ĉiu faro kiu reduktas la nescion
pri Esperanto estas utila kaj bezona, eĉ se la faro ne rezultigas la
atingon de ia konkreta celo. Tamen, la efektiviĝo de la unua kondiĉo
postulus amason de laŭprogramaj kaj kunordigataj agadoj en Eŭropo.
En siaj certaj partoj la
Grin-raporto parolas ankaŭ pri tria kondiĉo. La tria rilatas al
trejnado de lingvoinstruistoj por Esperanto. Rilate la solvon
Grin citis eksplikon de Ottó Haszpra (Haszpra 2003). La
trejnado de instruistoj, laŭ spertoj, estus solvebla en
relative mallonga tempo.
Indas ĵeti rigardon ankaŭ al la alia
flanko, al la inform- kaj iniciatagadoj de esperantistoj en Eŭropo. La
suba trarigardo mallonge tuŝos tiajn agadojn, kiujn en la lasta jardeko de
la pasinta jarcento prezentis ĉefe la Brusela Laborgrupo, Germain Pirlot
kaj la de li kunordigita grupo (Pirlot-grupo), landaj Esperanto-Asocioj
respektive la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).
Tuŝante ankaŭ
kritikendajn faktojn, temas ne pri kulpigo, nek opinioesprimo pri la vero de iu
aŭ alia, sed temas pri malkovro de instruoj por la estonto.
Bazan problemon jam prilumis Mark
Fettes, estrarano de UEA en letero (1994.02.02.) al la Agadkomitato por
Federacia Eŭropa Lingvopolitiko: „La eŭropa agado rapide evoluas,
dank’ al diversaj paralelaj streboj. Mi tamen konstatas, ke oni ankoraŭ
povas apenaŭ paroli pri kunordigo: La Radikala Partio sekvas sian vojon,
la landaj asocioj, EEU kaj Michael Cwik la siajn.”
La agado de la Brusela Laborgrupo
direktiĝis al la Eŭropa Komisiono kaj parte al la Eŭropa
Parlamento. Kelkaj anoj de la grupo penadis akiri respektive eluzi personajn
interrilatojn ĉe tiuj institucioj. Laŭ la iniciato de Michael Cwik,
en septembro 1993 ĉe la Eŭropa Parlamento okazis simpozio: „La
komunika kaj lingva problemo en la Eŭropa Komunumo”. Tiu kuraĝiga
komenco promesis daŭrigon, tamen ĝi prokrastiĝis jaro post jaro
kaj fine neniiĝis. Pri la simpoziaj materialoj aperis volumo, kiun la
organizantoj sendis al politikistoj kaj al fakuloj. La laborgrupo ellaboris
projekton (Neighbour) por scienca lerneja eksperimento, kaj projekton (Relais)
por eksperimento pri Esperanto kiel pontlingvo ĉe interpretservoj. Helpe
de diverslandaj kunlaborantoj, la projektoj en multaj lingvoj ricevis tradukaĵojn,
kiuj estis senditaj de Hans Erasmus al anoj kaj oficistoj de diversaj
institucioj (Eŭropa Parlamento, Eŭropa Komisiono, Konsilio de Eŭropo)
kaj ankaŭ al fakuloj. Estas fakto, ke la du projektoj atingis multe da
politikistoj, fakuloj kaj institucioj, kiuj el ili povus iomete informiĝi
pri eŭropaj lingvaj demandoj kaj pri Esperanto. Tiasence la projektoj
pruviĝis utilaj. Tamen ankaŭ tio estas fakto, ke tiuj projektoj
neniam efektiviĝis.
Hans Erasmus konsekvence provis
ricevi subtenon de landaj asocioj, kiuj konsistigis la Eŭropan
Esperanto-Union (EEU). Li pretigis en 1995 kvinjaran planon: „Laborplano por la
Eŭropa Esperanto-Unio 1995–2000.” Sed la landaj asocioj donis malmultan
atenton kaj interesiĝon al tiu laborplano (cetere kiu estis mankhava, ĉar
enhavis celojn, farendeĵojn, sed nenion pri konkretaj efektivigontoj,
respondeculoj). Hans Erasmus planis la diskuton de la Laborplano okaze de la 2a
kongreso de EEU en Parizo en 1995. Sed: „Nia laborgrupo multe bedaŭris ke
en la kongresmapo mankis nia laborplano, kvankam kaj UEA kaj EEU petis al la
organizantoj i.a. en letero de la 7a de aprilo disvastigi ĝin (kaj Mark
Fettes petis tion persone dum restado en Parizo). Eĉ la plano ne estis
menciita en la programo. Surloke kopii ĝin kune kun la ekspliko [...] de
Hans Erasmus ankaŭ ne eblis bedaŭrinde” – konstatis li kritike post
la kongreso. La situacio ne tro pliboniĝis en la posta tempo. En sia
resuma raporto (03.05.1997.) Hans Erasmus hezitis jene: „Persone mi demandos al
vi, ĉu ni daŭrigu. La helpo kaj kunlaboro estas tiom malmulta ke ni
serioze konsideru, ĉu daŭrigo havos sencon.” Kaj en la sama jaro, en
septembro li skribis en sia resumo: „Kiel mi ofte diris niaj aktivecoj nur
liveros rezultojn se landaj asocioj kaj aliaj aktivuloj de la sendolisto
kunlaboras kun la plano. Ĝis nun mi ne konstatas multe da aktivecoj laŭ
nia laborplano. Eĉ en Stuttgart oni ne trovis tempon por diskuto pri la
plano! Mi refoje adaptos la planon iomete por ke ni pridiskutu ĝin en
Montpellier. Ne nur diskuto pri la plano mem sed precipe pri plenumo. Se tiam
montriĝos ke neniu agis laŭ la plano, mi proponas ke ni finfine
levigu nian laborgrupon.”
La Eŭropa Esperanto-Unio en
la ekzamenata jardeko daŭre serĉis sed ne trovis siajn celojn kaj
funkcirimedojn. „Kiu kongresu ĉiun duan jaron – la asocioj? EEU? Ambaŭ
kune? Ĉu laborkunside, en malgranda grupo, ĉu grandnombre?” –
demandis la Germana Esperanto-Asocio (Stocker 1995) antaŭ la pariza
kongreso (1995). „Ni devus finfine klopodi difini kio estas EEU? Ĉu ĝi
estas [...]” – vicigis la demandojn ankaŭ Renato Corsetti (Corsetti 1995)
post la kongreso. „Ne heredinte ajnan informon pri la strategio de la organizo,
eĉ ne skizan, kaj tial nur havante la celparagrafon de la statuto, mi
vidas unu el miaj taskoj la evoluigon de strategio(j) por la entreprenotaj
agadoj, por ke ĝi havu koherencon kaj maksimuman efikon” skribis Jimmy
Stryhn Meyer, prezidanto de EEU (Stryhn Meyer 1996). Post kelkaj monatoj li
skribis: „...kaj mi povas vin informi, ke mi principe pretas rekandidatiĝi,
sed mi ne daŭrigos sub cirkonstancoj similaj al la nunaj (Stryhn Meyer
1997).” El la 3a numero de la Eŭropa Bulteno (la 26a januaro 2000) antaŭ
la 4a kongreso de EEU: „Ĉefa temo, kiun ni devos pridiskuti estas: kio
estas EEU? kion ĝi celu?”
Germain Pirlot multajn jarojn
faris kaj kunordigis informkampanjon, kiu direktiĝis al anoj de la Eŭropa
Parlamento. Li liveris informojn al ili pri Esperanto kaj ties ebla rolo, krome
li enketis ilian opinion pri Esperanto. Havante la permeson li publikigis la
nomon kaj opinion de tiuj, kiuj en ia grado akceptus la konsideron de
Esperanto, se pri la lingvopolitiko estus debato en la Eŭropa Parlamento.
Germain Pirlot instigis ankaŭ la landajn asociojn en EU, por ke ili
sammaniere informu la samlandanajn EP-deputitojn pri Esperanto. Ne nur instigis
li la asociojn sed kunordigis la agadojn de tiuj, kiuj el aliaj landoj aliĝis
al la informkampanjo. De ili li kolektis la nomojn de EP-anoj, kiuj reagis
favore al la informoj; li kompilis kaj publikis sumigajn listojn kaj
statistikojn, kiuj regule prezentis la atingaĵojn de la kampanjo.
La rolantoj de la „eŭropa
agado” ne nur retenis sin de la sistema kunlaborado, sed reciproke ankaŭ
kritikis unu la alian. Ekzemple letere protestis kontraŭ la agado de
Germain Pirlot la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, Frank Stocker. „Mi
pro tio volas peti vin ne plu serĉi kunlaborantojn por via projekto en
Germanio. Ni jam prizorgas niajn EP-anojn laŭ nia maniero kaj estas vere
malhelpe, se nun alvenas ĉe ili leteroj de alia flanko. Pleje gravas, ke
la alparolado funkcias surbaze de konstanta rilato la ĉiam samaj personoj.
Alikaze ili ekhavas la impreson de movado, en kiu ĉiuj faras sian propran
laboron” (Stocker 1997). Rilate la konflikton opinio de Hans Erasmus: „La
leteroj [tiuj de Frank Stocker kaj la respondo de Germain Pirlot] montras
unuflanke ke Germain Pirlot listigis Eŭropajn Parlamentanojn, kiuj
iamaniere esprimis sin ne negative pri Esperanto. Aliflanke ni konstatis ke laŭ
cirkonstancoj la interpretado de tiuj esprimoj pri Esperanto estas tre
diversaj. Kiam parlamentano vidas sian nomon sur iu listo, li/ŝi sentas
sin malagrabla aŭ eĉ kontraŭstaras la propran mencion. Ekzistas
do kontrasto inter la bonaj intencoj de Germain Pirlot kaj la celita efikeco.
Ni diskutu pri tiu agado. Precipe ni diskutu pri la propono de Frank Stocker
»ne plu serĉi kunlaborantojn por via projekto (de Germain Pirlot) en
Germanio«. Unuflanke temas pri efikeco, aliflanke Eŭropaj Parlamentanoj
apartenas al ĉiuj Eŭropaj civitanoj kaj ne laboras por Germanoj”
(Erasmus 1997).
Germain Pirlot favoris la
praktikon: „mi preferas konkrete agadi ol ade teoriumadi”. „Eĉ se mi
neniel kontraŭas normalan pripensadon por starigi kaj kunordigi
agadplanon, mi pli kaj pli opinias ke por veki veran intereson,
esperanto nepre bezonas tri aĵojn: aplikado, aplikado aplikado!”
(Pirlot 1995).
Kiuj de iom longe faras informadon kadre de la „eŭropa
agado” supozeble konsentas kun la konstato, ke la funkciado de la „Brusela
Komunikadcentro” kun profesia(j) ĵurnalisto(j) estis tre utila, kaj donis
multan helpon ankaŭ por la landa informagado. Ĝi kolektis kaj liveris
prilingvajn novaĵojn, prilumis – foje-foje sufiĉe akre –
maloportunajn esperantistajn konceptojn kaj agojn, pretigis gazetarajn
komunikojn ktp. Por la estonto estus inde kaj utile malkovri kaj resumi la
lernigon de la komunikadcentra funkciado, kiu ĉesis pro manko de mono.
Jam ricevis emfazon, ke ĉiu faro estas
utila, kiu reduktas la nescion pri Esperanto. Suplemente ni povas konstati, ke
el la vidpunkto de la plua efiko, nome, en kiom vasta medio povas validiĝi
la intelekta influo de iu, la ebloj de la homoj diferencas. Ĝenerale la
influradiuso de universitata profesoro certe estas pli granda ol tiu de
pordisto ĉe fabriko. Sekve de tiu interrilato la diversaj konferencoj pri
lingvopolitikaj demandoj nepre havas grandan signifon. Aliflanke estas certe,
ke konferencoj, kunvenoj en si mem ne povas ekpreni, influi amasojn de homoj.
Kion diri pri la ŝanco de Esperanto en la Eŭropa Unio?
La supre diritaj fundamentas, ke la
esperantistajn provadojn ĉe la eŭropuniaj institucioj nun ni povas
rigardi kiel sondadon, el kiu evidentiĝis, ke la ĉefan celpunkton oni
devas serĉi alie. La du Grin-kondiĉoj prezentas ĝin. Supre estis
videbla ankaŭ la forteco kaj malforteco de la eŭropaj esperantistaj
agantoj. Pri la ŝanco de Esperanto en la Eŭropa Unio oni povas doni
du respondojn depende de la rilato al la Grin-kondiĉoj kaj de tio, ĉu
ekzistos fortoj por serioze kaj efike fari kampanjon por la realiĝo de
tiuj kondiĉoj, aŭ tia rezultato – pro manko de taŭgaj fortoj kaj
agadoj – nur restos en la revo de esperantistoj.
En la ĉi lasta kazo oni povas
atendi ne tro signifan ŝanĝon kompare al la nuna stato. La aktiveco
kaj ĝia efiko povos alterni inter certaj limoj, sed la efektiviĝo de
la Grin-kondiĉoj certe restos nur revo. Kial? La sinteno
de la landaj asocioj, kiun riproĉis Hans Erasmus rilate al la laborplano,
esence estis natura. La destinon de la landaj asocioj la plimulto de la
esperantistaro prenas kiel organizan unuon en la diaspore ekzistanta
„Esperanto-lando”, en kiu helpe de sia komuna lingvo oni povas multflanke
esprimi sin kaj ĝui kunestadon, komunajn aktivecojn ktp. La kongresoj,
festivaloj k.s. estas ĉefaj, naturaj kaj bezonaj scenejoj por la diaspore
vivantaj esperantistoj, eĉ por la vivo de la lingvo. Sekve, la tasko de la
landaj asocioj estas plurflankaj, kaj ili malpli estas taŭgaj partopreni
projekton, kies plenumo rilatas al seriozaj postuloj. Krome ni ne forgesu la
trafan opinion de Claude Piron:
„Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj,
intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista »movado«: homoj unuiĝintaj
kun unu sama celo kaj agantaj por realigi ĝin. La realo estas tute alia.
Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde sed diaspore disigita »individuaro«,
animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj sentoj kaj celoj. Iuj volas
konservi Esperanton por si [...], konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas
al ili interpopola komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj faras ĉion
por kiel eble plej disvastigi ĝin. Iuj volas okcidentigi la lingvon;
aliaj, male, strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la lingvo. Multaj
uzantoj de Esperanto vidas en ĝi precipe komfortan ilon praktikan,
oportunan en eksterlandaj rilatoj; sed same multaj vidas en ĝi rimedon por
realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ alia kategorio temas ĉefe
pri kampo de kultura agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de aliaj kiel
simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel tian, ege ĝuas.” (Piron 1994)
Ĉio ĉi estas bona kaj
natura en la „kvazaŭ-lando”. Sed malkohera individuaro estas maltaŭga
por finfari kampanjon konsidere la Grin-kondiĉojn. Tiu kampanjo bezonus
koheran efektivigon. Tio apartenas jam al la dua respondo pri la ŝanco de
Esperanto en la Eŭropa Unio.
Jarcentojn nombras la lukto aŭ batalo por la
pli digna, pli justa homa vivo. La celoj kaj postuloj manifestiĝas en
deklaracioj pri homaj rajtoj. Vere temas pri batalo, ĉar ankaŭ la jam
rekonitaj postuloj nur malrapide plenumiĝas en la praktiko. Tre-tre multaj
homoj suferas pro lingvouzaj devigoj, sed tiu fakto ne ricevas vastan
publikecon. Oni jam konceptis en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj
la postulojn por forigi aŭ almenaŭ mildigi tiajn devigojn. Tiu ĉi
deklaracio estas tre grava por la lukto de homoj, kiuj vivas kiel ano de lingva
minoritato, enmigrinto k. s. Sed tiu ĉi deklaracio esence parolas nur pri
la lingvaj rajtoj de la ĉiutage kunvivantaj lingvaj komunumoj kaj grupoj
kaj ankaŭ ties anoj, kaj ĝi diras nenion pri la rajto de tiuj homoj,
kiuj partoprenas en la internacia komunikado kaj trovas sin en maldigna,
maljusta situacio pro lingvouzaj devigoj, aŭ pro kiuj li/ŝi ne povas
partopreni por si deziratan aranĝon.
En la tutmondiĝa epoko estus
aktuala disvolvi movadon por la pli justa, samdigna internacia komunikado, por
kiu kondiĉo estas la uzado de tia lingvo, kiu ĝenerale ebligas neŭtralan
lingvouzon.
Tia movado devus kolekti kaj
prezenti al la publiko faktojn pri konkretaj kazoj maljustaj, maldignaj (ĉar
la ĝenerala parolo pri maljusteco estas ne sufiĉe efika); sciigi
homojn pri la homaj rajtoj, precipe pri la homa digno rilate al internacia
komunikado; malkovri, ke ekzistas ilo por la efektive justa internacia
komunikado ktp.
Por tio, ke homoj estu sufiĉe
malfermitaj por enpreni la argumentojn de „grandega informkampanjo”, pri kiu
parolas la Grin-kondiĉo, estas antaŭkondiĉo, ke ili estu en la
konscio de la maljusteco kaj malaprobu ĝin. Ĉar nesufiĉas nur
vidi la maljustecon kaj rezignacie akcepti ĝin. El tio sekvas, ke sukcese
finfari tian informkampanjon estas tre malfacila tasko, kiu bezonas
kompetentecon.
Konsidere la supre diritan, por la
efektivigo de la grandega kampanjo estus necese establi en ia formo memstaran
organizon en (finfine ĉiuj) membroŝtatoj; tian organizon, kies
funkciado baziĝu sur zorge difinitaj celoj, taŭge pripensitaj
principoj, realaj laborplanoj, efikaj labormetodoj ktp.
En kiu organizo estus anoj, nur kiuj akceptas la
celojn, principojn ktp., kaj ageme penadus por la efektivigo de la celoj. En la
organizo kompreneble tute ne povus manki esperantistoj, sed nepre necesus inter
ĝiaj anoj ankaŭ aliaj personoj, kun kiuj la kompetenteco de la
organizo estus pli kompleta. Kompreneble la landaj Esperanto-asocioj kaj
homrajtaj organizoj estus naturaj kunlaborantoj de tiu organizo.
Kaze de estiĝo kaj funkciado de la supre
elpensita(j) organizo(j) la ŝanco de Esperanto en la Eŭropa Unio
estus signife pli bona ol se ĝi ne okazus.
Temas pri longtempa farendaĵo
kaj grandega defio, kiu unuavice devus tuŝi junajn generaciojn. Ĉu en
tiuj generacioj estas/estos aro de personoj, kiuj volos kaj kapablos preni sur
sin la grandan taskon? La aŭtoro ne scias, lia tasko finiĝas per la
prezento de la elekteblaj solvoj. Sed li scias, ke en la historio ĉiam
estis kapablaj personoj, kiujn defioj stimulis al grandaj laborproduktoj.
En la „individuara” mondo de esperantistoj – konekse kun la rapidega evoluo
de la informadepokaj teknikoj, teknologioj – en la lastaj jardekoj okazis tre ĝojiga
progreso. La komputiloj donas vastan eblon por la intelekta, eĉ ankaŭ
arta kreado, kaj la kreaĵojn pludoni al diversaj datumportiloj. Saltrapide
plivastiĝas la ebloj, se la komputilo kontaktiĝas al la interreto.
Interrete oni nuntempe povas akiri ne nur tekstojn, sed ankaŭ bildojn,
filmojn; oni povas en rekta kontakto ŝanĝi pensojn skribe kaj voĉe,
kaj ankaŭ reciproke vidi unu la alian (krome, krei fikcian mondon kaj vivi
en ĝi). Ĉio ĉi signifas, ke iasence malaltiĝas la
malavantaĝo, kiu fontas el la diaspore disigiteco de esperantistoj. Tio
estas grava progreso por ili.
Ekzamenante la ŝanĝojn
el la vidpunkto, ke ili kiel influas la disvastigon de Esperanto, oni povas
konstati kelkajn vere ĝojigan rezultojn. Antaŭ ol apreci ilin, jen
citaĵo el la enkonduka parto de ĉi tiu artikolo: „La instruado
necesigas lernilojn kaj instruistojn; por la formado de instruistoj necesas supera
instruado, por kiu necesas scienca bazo”. Kio okazis do en la lastaj unu-du
jardekoj ĉi-terene?
Ne eblas trotaksi la signifon de la instruista retejo Edukado.net,
kiu funkcias kvazaŭ centra subtena servo por instruistoj kaj instruantoj
(Kováts 2007). Daŭre plimultiĝantaj instrumaterialoj, informoj, retaj
kontaktoj ktp. donas veran helpon al pli kohera kaj pli altnivela instruado de
Esperanto.
Rezulte de saĝa kaj progresiga decido
kaj diligenta laboro la planado de instruprogramoj kaj la pritakso de lingvaj
konoj fareblas ankaŭ ĉe Esperanto laŭ La Komuna Eŭropa
Referenckadro (Corsetti 2007, Kovács 2007). „Estas grave, ke ankaŭ por
Esperanto estu uzataj tiuj ĉi principoj laŭ la rekomendoj de la
Konsilio de Eŭropo kaj ni havu internacian lingvoekzamenon de Esperanto,
kiu konformas al ties postuloj” (Kóródy 2008a).
La statistika realo
Kio estas direbla pri la efektiva instruado de
Esperanto? Laŭ – verŝajne ne kompletaj – statistikoj (Pirlot
2008) la instruado de Esperanto efektiviĝas en malmultaj baz- kaj
mezlernejoj en la mondo. Komence de 2009 ilia nombro kune kun estas iom pli ol
70. Koncerne la bazlernejojn tamen meritas specialan atenton la brita projekto Lingvolanĉilo
(Springboard to Languages) (Kelso kaj Tellier 2008), antaŭ ĉio,
ĉar ĝia ellaboro rilatis al aperinta socia (eduka) problemo. La faro
de la iniciatintoj estas ekzemplodona. Laŭ alia vidpunkto havas signifon
la lernejoj en Afriko. Cetere, kadre de diversaj projektoj inter kelkaj
lernejoj, en kiuj oni faras la instruon de Esperanto, efektiviĝis ankaŭ
internaciaj kontaktoj kaj kunlaboradoj.
La nombro de altlernejoj kaj universitatoj,
en kiuj ekzistas Esperanto-kursoj, ankaŭ estas iom pli ol 70. Ĝenerale
temas pri kursoj kun 25-65 studhoroj. El inter ili kelkaj kursoj estas
enkonduko al interlingvistiko, respektive esperantologio aŭ historio de
Esperanto. Instruado kun pli altaj studhoroj efektiviĝas nur en kelkaj
universitatoj (aŭ altlernejoj). nome en kiu Esperanto kaj interlingvistiko
estas deviga parto de la studadprogramo (Internacia Universitato, Karlovo,
Bulgario) (Pirlot 2008), respektive en kiu la instruado de interlingvistiko
efektiviĝas kadre de postdiploma instruado (Universitato de Adam Mickiewicz,
Poznań, Pollando) (Koutny 2008a,b), plue ankaŭ en kiuj oni faras
fakinstruadon tute aŭ iomgrade en Esperanto (Internacia Studumo pri
Turismo kaj Kulturo, Klerigejo de la Internacia Akademio de Sciencoj, Bydgoszcz, Pollando (Grzębowski 2006, Casqueo 2007); Moskva Ŝtata
Industria Universitato (fako Energimaŝinkonstruado), Moskva, Rusio)
(Pirlot 2008).
Formi kaj pluformi instrukapablon jam fariĝis
diversnivelaj studformoj.
Junulojn, kiuj volas instrui Esperanton,
preparigas la Flugiloj-seminarioj (Flugiloj de Malfacila Vento; Gvidu la
Flugilojn) (Kóródy 2007, Gonĉarova 2007).
En Liaoning-provinco (Ĉinio)
oni disvastigas Esperanton laŭ zorge planita, impona laboro. Kadre de tiu
laboro oni sukcese efektivigis la trejnadon de lingvoistruistoj por sufiĉe
multaj altlernejoj (Wu 2007).
Unujara instruista trejnado
ebligas akiri instruistan diplomon de ILEI en la Universitato Adam Mickiewicz
(UAM) en Poznań (Kóródy 2008b).
Ekde pli ol dek jaroj funkcias la
Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań.
Dum la trijara postdiploma studado la partoprenantoj alproprigas sciencajn,
nome interlingvistikajn, esperantologiajn kaj komunikadajn konojn. (Koutny
2008a,b). Tiuj ĉi konoj ligas Esperanton al
la scienca mondo. La Interlingvistikaj Studoj gardas kaj pluevoluigas
rezultojn, kiujn ĉi-terene disvolvis István Szerdahelyi. Tiu
fakto parolas per si mem.
Ankoraŭ estas la unika
historio de Herzberg, la Esperanto-urbo (Herzberg am Harz). Plurjardeka
intensiva kaj malferma esperantista informagado estigis malferman sintenon al
Esperanto ĉe la loka loĝantaro kaj politikistoj. Longdaŭra
instruado de Esperanto formis klerigan centron en la urbo. Ambaŭ rezultoj
donis bazon por la unuanima decido de la urba konsilantaro, ke la urbo ricevu
oficiale la kromnomon „Herzberg – la Esperanto-urbo”. Krome, Esperanto estas
pontolingvo por la ĝemelurbaj kontaktoj inter la germana urbo Herzberg kaj
la pola urbo Góra. La Interkultura Centro en Herzberg estas signifa kleriga
fortikaĵo de Esperanto, kie oni instruas ne nur Esperanton, sed oni ankaŭ
trejnas istruistojn por Esperanto (Zilvar 2007). Herzberg estas imitinda
ekzemplo.
Pri konferenco, kiun organizis Wim Jansen en
Amsterdam, raportis la revuo Esperanto, interalie, la sekvan: „Ĝuste antaŭ
la UK en Roterdamo kunvenis universitatanoj kiuj instruas interlingvistikon aŭ
Esperanton, sub la aŭspicio kaj subteno de Esperantic Studies Foundation.
Partoprenis 50 homoj el 23 landoj sur kvar kontinentoj, reprezentantaj 37
universitatojn aŭ similajn instituciojn. Ni volas eviti la forfalon de
Budapeŝto eble pro neatentigo deklaris Humphrey Tonkin. [...]. Ankoraŭ
bedaŭrindas la ĉeso de la historie grava instruo de Esperantologio en
la universitato ELTE, iniciatita de István Szerdahelyi en Budapeŝto, kiu
okazis pro manko de taŭga teamo kiu scipovas daŭrigi la katedron kaj
adapti ĝin al la Bolonja Procezo [...]. Tio stimulis la starigon de pli
proksimaj kontaktoj kun universitatanoj kiuj sin okupas pri tiuj temoj,
kunvenigante ilin en la sama loko por du tagoj.” (Gobbo 2008) La
konferenco, la unua rilate la supran celon, eble pruviĝos komenco de
promesplena kunlabora procezo.
La Esperanto kaj Interreto (E@I) – nomo
estas tre trafa, la esencon koncize prezentanta, kiun portas la – iniciatema
kaj tre fervora – memstara internacia neregistara junulara organizo. Pri ĝia
destino la kerna teamo deklaris la jenan: „TTT uzatas per esperantistoj por ĉiuj
kampoj de la UEA-strategio: informado, instruado kaj utiligado. Por ke tio
okazu kvalite, plurflanke kaj samtempe »facile kaj rapide«, ekestis la organizo
E@I” (La kerna
teamo 2008). Konsidere la plenumitajn kaj pretiĝantajn retajn kaj
eksterretajn projektojn de tiu junulara organizo la bildo estas tre impona kaj ĝojiga.
Kelkaj el tiuj projektoj precipe indas substrekon kaj pritakson.
Havas grandan signifon la paĝaro
lernu.net, kiu ebligas malĉeeste partopreni multlingvan
Esperanto-kurson. Ĝian sukcesan funkciadon pruvis ekzemple la unua lernu!-
renkontiĝo en 2008. En kiu renkontiĝis 105 lernu-lernantoj el
25 landoj. Kaj kiuj ne povis partopreni – supozeble estis pli multaj (Baláž kaj
Gaus 2008).
Ĝenerala manko estas, ke pri la vere
buntaj kaj eventoplenaj Esperanto-aranĝoj tre-tre malmultaj informoj
atingas la eksteran sociomedion. Eble la suba projekto helpos malpligrandigi
tiun mankon:
„www.aktuale.info: baldaŭ konstruota
paĝaro kun buntaj kaj diversspecaj informoj pri Esperanto kaj la E-movado.
Ĝia nomo estos »Esperanto aktuale« kaj ĝia ĉefa celo estos krei
multlingvan informportalon kun la celo informi (ĉefe) eksteran publikon
pri okazaĵoj en la movado kaj pri interesoj de Esperanto-parolantoj.
Aldona celo de tiu projekto estas kunligo de fortoj de esperantistoj por pli
efika informado al ekstera publiko. La informado pri okazaĵoj en la
»Esperanto-mondo« al la ekstera publiko (al neesperantistoj) okazas relative
malofte. Tre ofte eĉ la esperantistoj mem ne scias, kio okazas
en najbaraj landoj. Tial E@I komencas
konstrui flekseblan, facile uzeblan paĝaron, kiu servu por Esperantio kiel
efika amaskomunikila inform-agentejo. La projekton (same kiel kelkajn aliajn,
ekz. lernu.net) finance subtenas la usona fondaĵo Esperantic Studies
Foundation” (La kerna teamo 2008).
Estiĝos grandioza eblo por
plibonigi la eksterdirektan informadon, se laŭ la celoj efektiviĝos
tiu ĉi projekto, kaj ĝi ricevos daŭran subtenon de esperantistoj
el ĉiuj kontinentoj. Unuflanke per daŭra livero de aktualaj novaĵoj,
aliflanke per atentoveko al la paĝaro en la ekstera sociomedio.
El la diversaj ebloj donitaj de interreto indas
mencion la Vikipedio, la plurlingva enciklopedio. La esperantlingva
varianto, se ĝin sisteme evoluigos esperantistoj, estos ne nur bone uzebla
informfonto por multaj, sed ĝi povos fortigi la prestiĝon de
Esperanto.
Lastatempe aperis ebloj por
partopreni en voĉdonado. Unu eblo estis sur usona retpaĝaro change.org/ideas,
kie oni povis voĉdoni por la propono, ke en Usono Esperanton oni enkonduku
en la lernejojn. Esperantistoj el la mondo (precipe el Eŭropo) preskaŭ
pasie partoprenis en la voĉdonado, kaj la rezulto iĝis konsiderinda.
La voĉdonadon akompanis multe da komentoj, kiuj entute donis multflankajn
argumentojn por Esperanto.
Alian eblon por partopreni voĉdonadon
organizis sendependaj eŭropaj organizoj. Por membroŝtatoj oni kreis
retpaĝon por doni proponojn kaj voĉdoni. Esperantistoj ankaŭ ĉi-kaze
montris diligentecon, sed la rezulto estas, pro la interdiviteco, malfacile
travidebla.
Kion pensi pri tiaj ebloj? Ili
sendube donas okazon fari argumentadon por Esperanto. Aliflanke temas pri
eventualaj ebloj, sekve la influoj supozeble ne estos longdaŭraj.
Konkludo
Homoj lernas
Esperanton ne nur en diversgradaj lernejoj, sed ankaŭ – aŭ plie – en kursoj
organizitaj de Esperanto-organizoj, aŭ ĉe privataj instruistoj ktp.
Pri tio statistiko estas nekonata. Surbaze de la supre prezentitaj faktoj bone
videblas, ke la Esperanto-parolantaro bone kaj favore akomodiĝis al la
interretaj ebloj kaj cirkonstancoj. La evoluo precipe estas signifa sur la
kampo de instrumaterialoj kaj instrumetodoj. Tio estas bona antaŭkondiĉo
por la plia disvolviĝo de Esperanto, se por tiu ankaŭ ceteraj kondiĉoj
formiĝos favore.
Por
atingi signifajn rezultojn, krom talentaj agantoj, necesas ankaŭ financaj
rimedoj. Pro tio ni nepre devas emfazi la tre signifan, nemalhaveblan rolon de
la fondaĵo Esperantic Studies Foundation.
La elstaraj kaj la daŭraj
atingaĵoj ligiĝas al nomoj de talentaj esperantistoj kaj grupetoj
konsistantaj el tiaj homoj. Por ke la atingitaj rezultoj restu longtempaj oni
devas zorgi ankaŭ pri ties homaj kondiĉoj, nome pri disĉiploj.
Tiel István Szerdahelyi edukis disĉiplojn, el kiuj ne nur unu estas
talenta kaj fervora motoro de la Esperanto-afero, inter alie en la supre
emfazitaj agadoj.
Por karakterizi la nunan bildon
per unu frazo: interne de la Esperanto-mondo la esperantistaro estas agema kaj
sufiĉe sukcesa, sed por tio, ke ĝi scipovu bonrezulte efiki ankaŭ
eksteren, ĝi ankoraŭ ne trovis taŭgan metodon.
En la Eŭropa Unio Esperanto principe estus
bezona kaj el ekonomiaj kaj el politikaj vidpunktoj. Se ĝia uzado estus
oficiale subtenata, tio rapidigus la disvastigon de Esperanto en ĉiu
mondparto, ĉar la komunikado en la ekonomiaj, komercaj, turismaj ktp.
kontaktoj estus pli facila, pli malmultekosta. Tamen la Eŭropa
Unio, almenau nun, sekvas ne racian, sed emocian kaj konservativan
lingvopolitikon.
Nun estas tute ne videble, ke
post la nunaj fortaj financa kaj ekonomia krizoj kiuj estos la sukcesaj landoj
kaj mondpartoj, kaj ke ili kiajn lingvopolitikojn kredos laŭcelaj. La
plifortiĝo de la mondekonomia rolo, ekzemple, ĉe Ĉinio, Japanio,
Sud-Ameriko eble povos formi pli favoran lingvopolitikon ol kiaj estas la nunaj
lingvopolitikoj.
En la jaro 1999 d-ro Tazio Carlevaro
esprimis siajn dubojn pri la sorto de Esperanto en sia arikolo ‘Ĉu
Esperanto postvivos la jaron 2045?’ La respondo kontraŭ tiuj duboj,
ankoraŭ nuntempe ne povas esti alia ol tiu estis tiamtempe: „Unue, la
vivo, la ekzistado de Esperanto kaj la grado de ĝia disvastiĝo estas
du malsamaj aferoj. La favoraj ecoj de Esperanto motivos homojn por eklerni kaj
uzi ĝin antaŭ 2045 kaj antaŭ poste. Esperanto kontentigas
ekzistantajn homajn bezonojn kaj servas homajn interesojn. Tio ne dependas de
tio, ĉu la »fina venko« havas ŝancon aŭ ne, ĉu la angla
estos mondlingvo aŭ ne. Tute alia demando estas tio, ke en iu tempo kaj en
iu loko la bezonoj je Esperanto en kiuj kaj kiom vastaj homaj rondoj estiĝas.
Tio dependas de multaj faktoroj. La pritraktado aŭ debato pri la dependeco
[de faktoroj] havas sencon, sed ne la malapero de Esperanto.” (Eŭropa
Bulteno n-ro 2, la 12an de Decembro 1999) Tion mi pensas ankaŭ nun. Tial
en la artikolo ĉefe temis pri faktoroj, kiuj influas kaj povos influi la
disvastigon kaj disvastiĝon, alivorte: la ŝancojn de Esperanto.
Budapeŝto, 2009 februaro
Notoj
1. La laborgrupo formiĝis en 1989. En 1994 ĝi
konsistis el Michael Cwik, Hans Erasmus, Grégoire Maertens, Giovanni Martinetto,
Edward Symoens kaj Kristin Tytgat. (Erasmus 1994; 1. piednoto). Rimarko de
L.G.: El tiuj personoj konsistis la t. n. kerlaborgrupo (aŭ Brusela
Laborgrupo), ĉirkaŭ kiu ariĝis aktivuloj el diversaj landoj kaj
landaj asocioj.
2. La agadon de la diverslandaj aktivuloj kunordigis Germain
Pirlot.
3. „Nome de la Komisiono, lastatempe (17 majo, resp. 31 majo
1995) Edith Cresson respondis negative al la demandoj de eŭro-parlamentanoj
Marie-Paule Kesteljin-Sierens kaj Marianne Thysen, ambaŭ pri eksperimentj
instruprojektoj de Esperanto. Cresson argumentis ke la tasko de la Komisiono
estas »subteni la lingvojn kaj kulturojn de la membroŝtatoj«, ne
Esperanton, ĉar al ĝi »mankas la kultura kaj historia riĉeco de
natura lingvo«. Laŭ ŝi »la Komisiono opinias ke la uzo de neŭtrala
lingvo povus konduki al ia perdo de tradicio kaj identeco«”. – (Bonino 1996).
Michel
Barnier komitatano respondis mondrete la 5-an de junio 2000 interalie: „Kiel mi
jam diris, nia celo estas proksimigi Eŭropon al ties civitanoj, kaj mi dubas,
ke uzado de morta lingvo estus pozitiva paŝo en tiu direkto.”
„Bazo por kompreno
de aliaj kulturoj estas la lernado de tiuj lingvoj, sur kiuj tiuj lingvoj
esprimiĝis; pro tio la Komisiono ne subtenas uzadon de artefaritaj
lingvoj, ĉar ili, sekve el siaj esencoj, ne havas kulturan fonon.”
Piednoto en komisiona dokumento COM (2005) 596 definitiva. – Ktp.
4. „En signifa
parto de la mondo, kaj precipe en Eŭropo, [...] estas unusenca la rolo de
la angla kiel peranta lingvo. Ĉi tiun tendencon oni devas sciiĝi, kaj
validigi en nia istruado, ke la hungaraj publika kaj supera instruadoj
kvalifiku fakulojn, kiuj kapablas komuniki ageme partoprenonte en la
internaciaj ekonomia, komerca kaj scienca vivo.” El respondo (27.769/2002-2) de
la Hungara Eduka Ministerio.
5. Partoj el
intervjuo kun Zsolt Rostoványi universitata profesoro: „Iuj historiistoj
rimarkas, ke en Eŭropo la ĉefa interrompa linio etendiĝas tute
ne inter landoj sed tra respektive en ili. Ni trovas ĉe la unu flanko la
transnacian eliton, kiu reprezentas la karekterizan eŭropecon, kies anojn
kunligas la komuna lingvo, antaŭe la latina, poste la franca kaj nun la
angla, krome la evento de la tuta movlibereco. Temas pri tiuj politikistoj,
bankieroj, sciencistoj, kvlafikitaj inĝenieroj, kiuj vere sentas sin eŭropanoj,
ja ili estas hejme ĉie en Eŭropo. El certa vidpunkto en ĉi tiuj
mondcivitanoj estas pli da komunaj ecoj ol kiom ligas ilin al siaj malpli
kulturitaj samlandanoj parolantaj nur la gepatran lingvon. Verdire ili estas la
plej engaĝiĝintaj al la eŭropa integriĝa procezo.” Népszabadság,
2000. június 3.
Bakan, Joel (2004): The Corporation. Beteges hajsza a pénz
és hatalom után [Malsana klopodego por mono kaj potenco],
Független Média Kiadó. La originala eldono: Joel Bakan: The Corporation, 2004.
Constable & Robinson Ltd. London
Baláž, Peter kaj Gaus, Jevgenij (2008): Sukcesa
somera lernejo kun la unua lernu!-renkontiĝo, Esperanto
oktobro 2008. 213
Bonino, Emma (1996): Ni klare antaŭvidu la
politikan vojon (Intervjuo). Esperanto marto 1996. 42-44
Casquero, Augusto (2007): Studadsesio en la pola Bydgoszcz. Esperanto majo
2007. 117
Corsetti, Renato (1995): Letero al Hans Erasmus,
1995-08-17
Corsetti, Renato (2007): La Komuna Eŭropa
Referenckadro. Esperanto marto 2007. 56
Erasmus, Hans (1994): Nek disvastigi nek
disvolvi, sed ... Esperanto junio 1994. 104-105
Erasmus, Hans (1997): Al la membroj de la
kernlaborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropa Unio. (Cirkulero)
10-09-1997
Gobbo, Federico (2008): La neceso reinventi Budapeŝton. Esperanto oktobro 2008. 206-207
Gonĉarova, Irina (2007): La 1-a trejnado „ Gvidu la
‘Flugilojn’!” Internacia Pedagogia Revuo 07/2, 15-17
Grin, François (2005): L'enseignement des langues étrangères
comme politique publique. RAPPORT ÉTABLI À LA DEMANDE DU HAUT CONSEIL DE
L’ÉVALUATION DE L’ÉCOLE. http://enotero.free.fr/rapportgrrin.doc /
Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko. Raporto verkita je la peto de la
Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo. (Sintezo kaj rekomendoj). http://www.uea.org/vikio/GRIN00sintezo
Grzębowski, Andrzej (2006): En
Pollando studas esperantistoj el 22 landoj. Esperanto julio-aŭgusto
2006. 165
Haszpra, Ottó (2003): Language policy principles for the
EU for promoting language learning and linguistic diversity in a
non-discriminatory and most economial way. Soumission écrite au Symposium «What
Language Policies for the European Union», Bruxelles, 6 mai 2003.
Kelso, David – Tellier, Angela (2008): Projekto „Lingvolanĉilo”.
Internacia Pedagogia Revuo `8/3, 4-8
Kóródy, Zsófia (2007): Instrukapabligo: trejnseminario
Flugiloj de malfacila vento. Internacia Pedagogia Revuo 07/2, 14-15
Kóródy, Zsófia (2008a): Paŝoj al
normigitaj lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa referenckadro. Esperanto
majo 2008. 108
Kóródy, Zsófia (2008b): Trejnado de
Esperanto-instruistoj, kursgvidantoj. Internacia Pedagogia Revuo 08/4, 13-14
Koutny, Ilona (2008a): Interlingvistikaj Studoj
10-jariĝas. Esperanto aprilo 2008. 80
Koutny, Ilona (2008b): Nova jardeko de
Interlingvistikaj Studoj en UAM. Esperanto 08/4, 12-13
Kovács, Márta (2007): Forumo pri la Komuna Eŭropa
Referenckadro. Internacia Pedagogia Revuo 07/2, 17
Kováts, Katalin (2007): Ni salutas la kvinjaran
paĝaron. (Intervjuo) Esperanto januaro 2007. 10-11
La kerna teamo de E@I (2008): Esperanto en la Interreto: Kiel
ĝi fartas? Esperanto junio 2008. 124-125
Pirlot, Germain
(1995): Letero al László Gados. 04.08.1995.
Pirlot, Germain (2008): Esperanto-kursoj oficiale organizitaj. http://egalite.freeweb.hu/listo/listindex.htm
Piron, Claude (1994): Le défi des Langues.
Paris, L’Harmattan, 1994. La lingva defio. http://www.translationdirectory.com/article1009.htm , tradukis: Vilhelmo Lutermano
Stocker, Frank (1995): Letero al Hans Erasmus,
10. Juni 1995.
Stocker, Frank (1997): Letero al Germain Pirlot.
25.05.97.
Stryhn Meyer,
Jimmy (1996): Kelkaj pensoj pri la strategio sekvonta. (Cirkulero) 14.09.1996.
Stryhn Meyer,
Jimmy (1997): Al landaj asocioj en EU, la kernlaborgrupo kaj elektitaj
aktivuloj kaj asocioj. (Cirkulero) 07.05.1997.
Wu Guojiang (2007): Altlerneja E-agado en
Liaoning-provinco de Ĉinio. Internacia Pedagogia Revuo `7/3,
10-13
Zilvar, Peter (2007): Herzberg, la
Esperanto-urbo. (Intervjuo). Esperanto januaro 2007. 4-5