En la nomo de la homa digno

(Tartalommutató)

(Címjegyzékhez)

 

En decembro 2008 oni festis la 60an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Estas utile rememori la longan historion de procezo, kiu ankaŭ nun daŭras kaj komenciĝis en la 18a jarcento per tio, ke britaj, francaj kaj germanaj filozofoj en siaj verkoj prezentis (ankaŭ polemike) ideojn pri homo, pri la homa libereco kaj homa digno ktp. Dum la daŭro de tempo tiuj ideoj fekundiĝis ankaŭ en politikaj kaj juraj faktoj. Nome, la 4an de julio 1776 la kongreso de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko akceptis Deklaron de Sendependeco, en kiu aperis elementoj el la nun konataj homaj rajtoj. En 1789 la Franca Nacia Asembleo publikis Deklaron pri Homaj kaj Civitanaj rajtoj.

    Kiam oni akceptis la deklaron pri la sendependeco, la sklaveco floris en sudaj ŝtatoj de Usono. Kaj poste dum pli ol du jarcentoj akraj bataloj (enlanda milito, civitanrajta movado ktp.) okazis por la homaj rajtoj, ĉar ili nur malrapide enradikiĝis en la kapo de homoj. Do estis longa la vojo de la homaj rajtoj de la 1776-jara deklaro ĝis la prezidenteco de Barack Obama. (Kaj ankoraŭ nun oni povas trovi solvendan problemon en Usono.)

    La supre skizita ekzemplo ne estas ununura, eĉ la malrapida progreso ĉi-rilate estas sufiĉe ĝenerala. Laŭ spertoj: deklaro de principoj ĝenerale ne nepre signifas la tujan kaj senmankan realigon de ili; plie, la deklaritaj principoj ofte ne estis komprenataj, validaj por ĉiuj. Por la kvazaŭ senmanka tutĝenerale valida efektiviĝo de la homrajtaj ideoj necesas konsekvenca, senlaca, daŭra lukto kaj agado. Sen tio progreso ne okazas.

    La Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kiun akceptis la Unuiĝantaj Nacioj, sekvis Paktoj, kiuj precizigas kaj iomete plivastigas la homajn rajtojn. Ĉiuj enhavas la malpermeson de diskriminacio, rilate ankaŭ lingvon. Tamen en tiuj dokumentoj la lingvo rolas nur kiel mencio, aŭ se apartenas al ĝi juraj postuloj, ili estas malfortigitaj per esceptoj kaj permesoj por la ŝtatoj (Tove Skutnabb-Kangas, vidu: www.tove-skutnabb-kangas.org/eo/index-eo.html).

    Pro la mankhava traktado de la lingvo en la internaciaj dokumentoj okazis klopodoj por ellaborado kaj akceptigo de memstara dokumento pri la lingvaj rajtoj. En junio 1996 en Barcelono oni naskis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj. La estiĝo de tiu ĉi deklaracio estas tre signifa, ĉar ĉi-terene ĝi igas pli klara la celojn por la homrajta agado. Ĉu ĝi estas rajta bazo ankaŭ por pli justa internacia komunikado? Bedaŭrinde ne, ĉar la rajtoj eksplikitaj en ĉi tiu deklaracio rilatas nur al ĉiutage kunvivantaj lingvaj komunumoj kaj grupoj kaj ankaŭ al ties anoj. Pro tio, ĝi diras nenion pri homa rajto konsidere la internacian komunikadon. (La rajto „akiri la parolan kaj skriban konon de ajna lingvo kiu servos al li kiel komunikilo kun aliaj lingvaj komunumoj” (en Artikolo 29) ne sufiĉas, ne konvenas al la justa internacia komunikado (nur konvenas al la ideo de EU-instancoj pri la plurlingveco de la civitanoj). Tamen inter la homaj rajtoj ekzistas bazo por argumenti por la kondiĉo de justa internacia komunikado. Temas pri la rajto je homa digno.

    Internaciaj dokumentoj pri la homaj rajtoj mencias la homan dignon. Ĝenerale ne estas eksplikite, kion konkrete signifas tiu nocio aŭ per kio oni povas malobservi ĝin, tamen en la praktiko oni klare povas rekoni, sperti, observi okazintaĵojn, kiam evidentiĝas, ke temas pri maldigna situacio. Tre ofte estiĝas tia situacio, kiam la uzata komuniklingvo por unu(j) inter la komunikantoj estas gepatra lingvo. La psika efiko de la situacio al la alia(j) persono(j) estas bone konata, bone prezentita ekzemple en verkoj de diversnaciaj verkistoj. Kiam persono partoprenas (aŭ nur volus partopreni!) en internacia komunikado, kaj pro deviga lingvouzo li/ŝi trovas sin en maldigna situacio, ĉe tia kazo estas indiferente, ke li/ŝi apartenas al lingvokomunumo (al tiu aŭ ĉi tiu), la subigitecon li/ŝi suferas individue. La situacio trafas lian/ŝian individuan personan dignon. Ĉu ekzistas eblo por apogo de la individua digno, kio necesas nur okaze? Jes. Tiu eblo, pli precize kondiĉo troviĝas en tio, ke la lingvo de la internacia interkomuniko ne estu etna lingvo.

    Ĝenerale ne sufiĉas nur oficiale agnoski, deklari la homajn rajtojn, sed kune kun ĝi la ŝtatoj devas/devus krei la oportunajn kondiĉojn por la efektiva validiĝo de tiuj rajtoj. La rajto je samdigna internacia komunikado por la ŝtatoj unuavice devas/devus signifi la devon krei la oportunajn kondiĉojn, nome, kondiĉojn por la plej vasta uzado de tiu lingvo, kiu ĝenerale ebligas la samdignan internacian komunikadon. Kompreneble temas pri Esperanto. Por tio baza kondiĉo estas la enkonduko en la lernejojn la instruado de tiu lingvo.

    La rajto je la samdigna internacia komunikado estas parto de la rajto je la homa digno.

László Gados

Aperis en Esperanto, aprilo 2009:84p