Kial la Eŭropa
Unio ne povas oficiale havi komunan lingvon?
En ĉi tiu
studo temos pri plurjardeka, sed esence fiaskinta, klopodo de eŭropaj
esperantistaj agantoj por la oficiala akceptigo de Esperanto ĉe la
institucioj de la Eŭropa Unio. La fiasko devenis el ne konvena informiĝo
kaj la supraĵa kono aŭ neglekto de la koneksaj preskriboj de la
Traktato pri la Eŭropa Unio. La instruaĵo el la fiasko estas, ke la
agon por Esperanto oni devus direkti tien, kie la radiko de la sukceso
plejparte troveblas.
Antaŭ ol
komenci la eksplikon de la fakta temo mi devas memorigi vin pri kelkaj karakterizaĵoj
de la eŭropa integriĝo. Du ĉefaj karakterizaĵoj de la
integriĝa procezo estas: la plivastigo de la Eŭropa Komunumo/Unio en
pluraj etapoj, kaj la interna disvolvo de la integriĝo.
La faktoj de la
komenco kaj la plivastigo estas la sekvaj.
En aprilo 1951
ses landoj: Francio, (Okcident-)Germanio, Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj
Italio subskribis la Traktaton pri la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo
(Montanunio), kiu validiĝis en julio 1952 (kaj malvalidiĝis en 2002).
Tiuj samaj ses landoj en marto 1957 en Romo subskribis la Traktaton pri la
estigo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (Komuna Merkato), kiu validiĝis
la 1-an de januaro 1958. (En Romo la registaroj de tiuj landoj subskribis ankaŭ
la traktaton pri la Eŭropa Atom-Energia Komunumo /Euratomo/).
La etapoj de la
plivastigo:
1973: Britio, Irlando
kaj Danio.
1980: Grekio.
1985: Hispanio kaj
Portugalio.
(1993. Komenco de
la Eŭropa Unio)
1995: Aŭstrio,
Finnlando kaj Svedio.
2004: Ĉeĥio,
Estonio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj
Slovenio.
2007: Bulgario kaj
Rumanio.
La eŭropa integriĝo estas procezo, en kiu pluraj ŝtatekonomioj
kunligiĝas, la diferencoj inter ili iom post iom malaperas, la rilatoj
inter ili iom por iom similiĝas al ecoj de unusola ŝtatekonomio, krom
tio okazas ankaŭ politika interproksimiĝo. Por la estigo de la Komuna
Merkato oni devis laŭgrade estigi komunajn komercan kaj agraran
politikojn, jure reguli unuecajn konkurkondiĉojn, interproksimigi
impostsistemojn, harmonigi la naciajn jurajn sistemojn, certigi liberan movon
por la laborforto, forigi la internajn doganojn kaj aliajn barojn. La laŭgrada
efektivigo de tiaj taskoj estas la esenco de la interna disvolvo (aŭ la
profundigo de la integriĝo). Dum kvar jardekoj la Eŭropa(j)
Komunumo(j) estis nur ekonomia integriĝo.
La Roma Traktato dum la integriĝa procezo ricevis modifojn konforme al
la atingaĵoj kaj la pli novaj celoj. (Unuiga Traktato 1965/67, Unueca Eŭropa
Dokumento 1986/87, Mastriĥta Traktato 1992/93, Amsterdama Traktato
1997/99, Nica Traktato 2001/03, Lisbona Traktato 2007/09. (Rimarko pri la
ciferoj: subskribo/ekvalido).
Paralele kun la ekonomia integriĝo en 1986 komencis ankaŭ
politika kunlaboro, kiu poste ricevis pli konkretan formon en la Mastriĥta
Traktato pri la estigo de la Eŭropa Unio.
Por doni respondon al la demando donita en la titolo, oni devas prezenti
bildon pri procezo, en kiu esperantistaj rolantoj agadis por la akceptigo de
Esperanto ĉe la institucioj de la Eŭropa Unio (EU). Ekde 1995 mi
kunlaboris kun pluraj el tiuj rolantoj, sed kun alia celo: en Hungario, kiu
tiutempe ankoraŭ ne estis ano de EU, alvoki la atenton al la „eŭropa
lingva problemo”. Do mi estis kvazaŭ peranto de informoj, kiujn mi ricevis
de la kunlaborantaj esperantistoj, ĉefe el Belgio.
Tiu rekono, kiun ĉi tiu artikolo fine prezentos, aperis ĉe mi
post pli ol dekjara agado, rezulte de analizo de EU-instituciaj manifestiĝoj
por mi (sed ne nur mi) nekompreneblaj pli frue.
Teoriaj kaj praktikaj pensoj pri la eŭropa lingva problemo
Post kiam la membroŝtatoj, estigintaj la Eŭropan Ekonomian
Komunumon, decidis pri la oficialaj lingvoj kaj ties samrajteco, la demando de
la lingvouzo tuŝis nur tre malmultajn homojn kompare al la tuta loĝantaro.
Kiuj homoj, kun malsamaj lingvoj, devis komuniki unu kun la alia(j), tiuj homoj
aŭ estis rajtigitaj je uzo de interpretistoj, aŭ estis oficistoj,
spertuloj k.s. kun lingvosciaj devoj. Esence tia bildo karakterizis la solvon
de la lingvouzo koncerne la internacian komunikadon dum la nura ekonomia
integriĝo. Dum tiu tempo la nombro de la membroŝtatoj altiĝis de
ses al dek du, la nombro de la oficialaj lingvoj altiĝis de kvar al naŭ.
Sekve de tio la tradukdirektoj altiĝis de 12 al 72 kaj la kostoj de la
interpretado altiĝis proporcie al tio, kaj kreskis ankaŭ la streĉiteco
inter la ideo aŭ postulo pri la samrajteco kaj la praktika vidpunkto pri
la ekonomia (kaj ankaŭ la efikeca) solvo.
Ĉirkaŭ
ekde 1985-86, kiam por la publiko iĝis konata la intenco de la Komunumo
pri la paŝoj al la politika integriĝo kaj pri nova plivastigo, en la
pensado pri lingvaj demandoj akriĝis la dilemo, kaj ankaŭ nova
elemento aperis: Kiel solvi la komunikadon inter la loĝantoj de EK? Ja, se
integriĝo signifas proksimiĝon al iaspeca unueca eŭropa
formacio, tiam bezonos ankaŭ komuna(j) lingvo(j) krom la lingvoj de la
membroŝtatoj. Pro ĉio ĉi en la publika konscio nove kaj denove
aperis demandoj (kaj proponoj) pri la eblaj „solvoj” de la lingvouzo ĉe la
EU-institucioj kaj por la civitanoj en EU. En tio aperis ankaŭ timo pro la
pli vasta rolo de la angla.
Kompreneble inter la unuaj serĉantoj de solvoj estis ankaŭ
esperantistoj. Ekzemple unu el la propono: „Sabaton la 13-an de oktobro, en tri
landoj de [la] Eŭropa Komunumo okazis esperantistaj manifestacioj. En
Dublino, Irlando, antaŭ la irlanda oficejo de la Eŭropa Parlamento,
sep homoj – plejparte verduloj – petis atenton al la problemo de komuna, dua
eŭropa lingvo.” (Esperanto, januaro 1991, p.6. Emfazite de L.
G.) Sed la oficiala starpunkto de la EK-institucioj estis kaj restis la mult-
kaj plurlingveco. En la nocio multlingveco esprimiĝas la
eŭropa lingva diverseco kaj la egalrajteco de la oficialaj lingvoj. La plurlingveco
rilatas al personoj kun la principa postulo scii almenaŭ du-tri fremdajn
lingvojn. Rimarkinde, ke la mult- kaj plurlingvecon favoras ankaŭ la
Konsilio de Eŭropo, kiu estas la plej malnova kaj plej ampleksa politika
organizo de la kontinento, kaj kiu nun inkludas 47 eŭropajn ŝtatojn.
Kiu alproprigis kaj uzas la Internacian Lingvon, tiu konas ĝian
favorajn ecojn el propra sperto. Pro tio estas natura fenomeno, ke tiaj
personoj, nome esperantistoj, bonkore proponas tiun lingvon al aliaj personoj, ĉar
por ili ĝenerale estas memkomprenebla afero, ke Esperanto estus utila por ĉiu.
Sed tiu memkomprenebleco malhelpas ilin en la klarvido konsidere la
cirkonstancojn kaj malfacilaĵojn. La reala vido de la cirkonstancoj kaj
baroj povas helpi nin en la trovo de pli racia agado. Pro tio estas lerniga la
studo de mondhistoriaj epizodoj. Tiaj estas la penadoj por la akceptigo de
Esperanto en la Eŭropa Unio.
Komenci la tiacelan skizan trarigardon estas utila citi el artikolo de
Grégiore Maertens (Momento, kiu eble neniam revenos, Esperanto, julio-aŭgusto
1991, p. 135.) Li ĉefe parolis pri la broŝuro Komunikado en Eŭropa
Komunumo, kiu aperis en 1989.
”»Komunikado en Eŭropa Komunumo« estas politika kampanjo, kiun
iniciatis Hans Erasmus, nederlanda ŝtatoficisto kiu nuntempe gvidas
naturmediajn programojn de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. La projekto
celas analizi la lingvoproblemon kadre de la Komunumo, inkluzive de ekonomiaj,
politikaj kaj kulturaj aspektoj. Se la Komunumo efektive volas solvi tiun
problemon, ĝi devos serioze konsideri la eventualan rolon de Esperanto:
tio estas la baza premiso de Erasmus kaj liaj kuniniciatintoj.
”Unu el la 10
agaderoj de la projekto celas prezenti la problemaron al Eŭropa Parlamento
kaj Konsilio de Eŭropo. Tiu ĉi lasta instanco ampleksas pli da ŝtatoj,
ol nur la 12 de EK, per kio ni celas atentigi ke la problemo de komunikado ne
limiĝas al la EK-landoj. En la Parlamento ni celas rezolucion, en kiu oni
petos la Eŭropan Komisionon ĝisfunde studi la problemaron kaj eble
aldonos kelkajn proponojn pri ĝia solvo aŭ mildigo.
”Tiucele estus eble apliki proceduron, kiun oni lastatempe evoluigis por la
mediopolitiko de EK. Agadgrupo, konsistanta el reprezentantoj de ĉiuj
sekcioj de EK, ellaboras strategion per kvinfaza laborprogramo en du-tri jaroj.
Unue oni priskribas la nunan situacion, poste analizas ĝin, tiam identigas
eblajn solvojn kaj kreas strategion, kiun oni fine konkretigas en plenumplano
aprobenda de la EK-organoj. Ĉiun fazon oni kompletigas per dokumento en la
naŭ oficialaj lingvoj de EK plus kelkaj aliaj, por vasta publikigo.
Samtempe devas kreiĝi granda reto de interesitoj, kiuj provizas la
projekton per reagoj, ideoj kaj kritikoj.
”Alia agadero, por pli-malpli samtempa efektivigo en ĉiu ŝtato,
koncernas la okazigon de kongresoj, simpozioj k.s. en kiuj oni diskutas ĉiujn
aspektojn de la komunikado en EK. Argumentoj por kaj kontraŭ la diversaj
solvoj, ekzemple la pli efika instruado de fremdaj lingvoj aŭ la pli ofta
uzado de Esperanto aŭ aliaj lingvoj, devas esti elprovitaj kaj
profundigataj en tiaj aranĝoj.”
La priskribo de la projekto, kiun oni nun tradukas en ĉiujn eblajn eŭropajn
lingvojn, inkluzivas ankaŭ diversajn informojn kaj opiniojn pri la
lingvoproblemo. Interalie la aŭtoroj (Erasmus, ILEI-prezidanto Edward
Symoens, UEA-estrarano Grégoire Maertens, kaj oficisto ĉe Eŭropa
Komisiono Michael Cwik) substrekas la neceson strebi al socia interkonsento pri
la elektota agadlinio. Nek la pli vasta uzo de la angla, nek de iu alia nacia
lingvo, donas bazon por tia konsento; sed ankaŭ Esperanton oni ne povas
haste aŭ desupre trudi al eŭropaj popoloj. La proceduro por difini
novan lingvopolitikon, same kiel tiu lingvopolitiko mem, devas esti akceptebla
por ĉiuj.”
Ĉi tiu artikolo donas al ni kelkajn bazajn informojn pri agadceloj kaj
agadplanoj koncerne la lingvan problemon en la Eŭropa Unio; pri la
iniciatintoj de projekto, kiu havis ne malgrandajn celojn. La grupon de la
menciitaj personoj oni nomis brusela laborgrupo aŭ kerna laborgrupo de la
laborgrupo pri la lingva problemo en la Eŭropa Unio. Nome, por helpi la
efektivigon de la agadcelojn, al la tuta laborgrupo krom la brusela laborgrupo
apartenis ankaŭ landaj Esperanto-Asocioj kaj individuaj personoj. Hans
Erasmus kaj Michael Cwik havis certajn spertojn pri la funkciado de
EK-institucioj kaj pri la orientiĝo de la EK-oficistoj. Tamen la
entrepreno tute ne estis facila afero. Tri jarojn post la apero de la citita
artikolo aperis artikolo ankaŭ de Hans Erasmus (Nek disvastigi nek solvi,
sed..., Esperanto junio 1994. p. 104-105.). Jen kelkaj partetoj el ĝi.
„La agadplano
emfazas ke unue kaj principe taskendas la ekkonsciigado de la lingva problemo
en EU. Sekve oni atentigu pri la rolo kiun la planlingvo povos plenumi por
efektiva solvo de la lingva problemo.”
„La 29-an de septembro 1993 ĉe la Eŭropa Parlamento en Bruselo la
laborgrupo okazigis kun la Fondaĵo Hanns Seidel kaj la Eŭropa
Parlamento seminarion pri la lingva problemo en EU. Rimarkinda sperto de la
seminario estis la konsterna manko de bazaj scioj pri planlingvoj ĉe la
partoprenantaj politikistoj kaj oficistoj eŭropaj.”
„(...), la E-movado devas tamen daŭre alfronti duran realon: la
(makro)socio troviĝas ankoraŭ nur en la fazo de ekkonsciiĝado
pri la lingva problemo. Tial la tuja propono utiligi aŭ eĉ
oficialigi Esperanton tute ne estas memkomprenebla, nek digestebla. En renkontiĝoj
kaj interparoloj ni ne senprepare ĵetu nian solvon sur la tablon,
ekparolante pri rimedo por problemo kies ekzisto kaj solvindeco eble tute ne
klaras al la ĉeestantoj. Unue firme konvinkiĝu ke ili efektive
konscias la lingvan problemon kaj sufiĉe komprenas ĝiajn facetojn kaj
implicojn. Unue la analizo, poste la rimedo.”
Post kiam pasis multaj jaroj oni povas esti pli saĝa, vidi aferojn pli
klare, kaj demandi pri la vera senco de kelkaj vortoj. Kio vere estas ’lingva
problemo’ (en EU)? En la unua alproksimigo ’lingva problemo’ rilatas al bezono
de la lingvouzo en la (eŭropa) internacia komunikado kaj al ties lingvo.
Per demandaj vortoj: en kiaj kazoj kaj cirkonstancoj oni devas kaj povas uzi
fremdan lingvon kaj kiun lingvon? Kiaj konsekvencojn, favorajn kaj malfavorajn,
kaŭzas la uzo de iu aŭ alia elektita lingvo? Al ĉi tiu demando
rilatas la vorto ’problemo’. Laŭ PIV la’problemo’: „2 Ĉio, kion
klarigi aŭ solvi estas malfacile”. Sekve, la lingva demando signifas
solvendan malfacilaĵon, kiun kaŭzas la internacia uzo de iu aŭ
alia lingvo. Tiajn malfacilaĵojn oni povas prezenti per logika konkludo
kaj per kolekto de faktoj kaj okazintaĵoj. En la agado de la brusela
laborgrupo plejparte la logika konkludo ludis rolon. Do laŭ la strategio
de la laborgrupo la unua paŝo estis konigi la malfavorajn sekvaĵojn
de ia aŭ alia lingvouzo, kaj se la celitaj personoj (kaj instancoj)
komprenis kaj agnoskis ilin, nur tiakaze proponi pli taŭgan solvon (nome
Esperanton). Sed mankis la ekzameno de tiu demando: de kio dependas, ke oni
trovas aŭ ne trovas la malfacilaĵojn solvendaj, eĉ ankaŭ la
agnoskitajn? La decidon pri tio influas, eĉ kontraŭ la logiko,
interplektiĝo de ne malmultaj aliaj interesoj, kutimoj, nescio,
senintereseco, superstiĉo k.s. La ĉiutaga praktiko montras, ke tia
influo povas esti tre-tre forta. La strategio ne parolis pri tio, kiel fronti
kaj superi la rifuzon fare de la celitoj. Hans Erasmus daŭre proponis
singardon al esperantistoj. Sed la singardo tute ne povas influi la rifuzon,
nome la ne akcepton de tio, ke la lingvouzaj malfacilaĵoj estus solvendaj.
Pri la seminario, kiun supre menciis Hans Erasmus, iom detale raportis
István Ertl en la revuo Esperanto (oktobro 1993. p.161.) Kelkaj
fragmentoj el ĝi.
„Enkonduke la
prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Egon Klepsch, emfazis ke la lingvan
politikon de EK difinas la principoj de lingva egalrajteco kaj kultura plureco.
Formulante lingvopolitikajn proponojn, ekspertoj ne kontestu tiujn principojn.
(...)
(...) Ingo Friedrich, (...), salutis la ĉ. 100 ĉeestantojn. Inter
ili eblis distingi precipe esperantistojn (c. kvardekon), sed ankaŭ anojn
de la lingvaj servoj, kaj kelkajn politikistojn aktivajn aŭ emeritajn.
En la matena
programo politikistoj kaj EK-dungitoj esprimis siajn spertojn kaj starpunktojn.
Eŭropa deputitino Marianne Thyssen (Nederlando) opiniis: oficiala ŝanĝo
en la lingvouzo eblus nur post unuanima konsento de la Konsilio de Ministroj,
sed oni ne sentos bezonon reformi la nunan lingvan reĝimon ĝis la
lingvonombro estos signife kreskinta.”
„En la tag-ferma rondatabla diskuto pri "Ĉu du fremdajn lingvojn
por ĉiu: unu planitan kaj unu nacian?" aŭdiĝis poroj kaj
kontraŭoj pri tiu koncepto. Sed la fakuloj konsentis pri unu afero: ili
proponis starigi laborgrupon pri la komunika kaj lingva problemo, kaj invitis
la Eŭropan Parlamenton ke ĝi mandatu la Komisionon prepari kaj
organizi tian laborgrupon. Baldaŭ akireblos la dokumentoj de la
konferenco, kaj jam estas planata pli longa seminario pri simila temo
venontjare.”
Sed tia seminario restis nur planita. Ĉi tie estas nek celo, nek eblo
pli detale konigi la agadon de la laborgrupo kaj ties rezulton. Kio karakterizis
tamen la pluan agadon de la kernlaborgrupo? Jen konciza resumo pri tio:
– sukcesa kaj utila rilatestigo kun kelkaj politikistoj (ekz. kun EP-anoj,
komisiono Emma Bonino), kun funkciuloj de la Konsilio de Eŭropo ktp.,
– ellaboro Laborplano 1995–2000 kaj ĝia propono al la Eŭropa
Esperanto-Unio (kvankam ĝi ricevis malmultan atenton de EEU),
– ellaboro du projektoj (Neigbour, Relais) por lerneja kaj interpreta
eksperimentoj,
– aperigo de tiuj projektoj en pluraj lingvoj kaj dissendo – simile al
aliaj materialoj – al deputitoj de la Eŭropa Parlamento, plue al la
Komisiono, Konsilio de Eŭropo, kelkaj fakuloj k.s.,
– partopreno en kelkaj sciencaj konferencoj,
– urĝigo, ke oni estigu universitatan katedron pri lingva problemo kaj
planitaj lingvoj.
En la aktivado de la laborgrupo pri la eŭropa lingva demando la motoro
estis la brusela laborgrupo kaj en ĝi Hans Erasmus. Estas fakto, ke la
agado de la brusela laborgrupo atingis multe da politikistoj, fakuloj kaj
institucioj, kiuj tiamaniere havis la eblon iomete informiĝi pri la
supozata eŭropa lingva problemo kaj pri Esperanto. Tiasence la aktivado
pruviĝis utila. Esence tiu aktivado rezultigis ankaŭ la t.n.
Nitobe-simpoziojn. Tamen ankaŭ tio estas fakto, ke ne nur unu planoj,
projektoj neniam realiĝis, spite al la fervoro de la brusela laborgrupo.
Do la bazaj celoj de la laborgrupo estas neatingitaj.
Okazis ankaŭ alia agado sub la nomo de eŭropa lingva problemo.
Pri tio jen citaĵo el la artikolo de la plej aŭtentika persono,
Germain Pirlot.
Redaktora enkonduko:„Germain Pirlot enketas ekde marto 1995 pri la opinio
de belgaj membroj de Eŭropa Parlamento (EP) rilate la eŭropan
lingvoproblemon. Li raportas pri la evoluo de sia kampanjo.”
„Lerneja enkonduko de Esperanto dependos de politikistoj. Sekve ni regule,
objektive, sentrude informu ilin. Ĉar Esperanto estas supernacia
helplingvo, ĉe la eŭroparlamentanoj ni klopodu akceptigi la ideon pri
eventuala uzado de tia lingvo, por helpi solvi en Eŭropa Unio – ne nur
sine de ties instancoj – la lingvan problemaron.
Pri ĉi tiu ideo mi petis letere la opinion de la 25 belgaj EP-membroj.
Mi substrekis ke la celo estas diskonigi la opiniojn. Nur 4 el la 25 reagis.
Tiujn respondojn mi resendis al ĉiuj, kaj venis 3 pliaj reagoj. Iom post
iom entute 13 EP-anoj kuraĝis esprimi sin pli-malpli favore al esperanto,
verŝajne ĉar ili konstatis ke ankaŭ kolegoj ne kontraŭas
ties eventualan uzadon.
Nepras organizi similan enketon en ĉiuj EU-landoj. Intertempe 47 el la
626 EP-anoj (ĉ. 7%) – el Belgio, Britio, Francio, Irlando, Italio kaj
Luksemburgio – esprimis pli-malplian subtenon al eventuala uzado de Esperanto
por solvi la lingvan problemaron de EU. Verŝajne estas pliaj kiuj
simpatias Esperanton; ni informu ilin!
Helpu vian landan kunordiganton, aŭ surprenu la kunordigan taskon en Aŭstrio,
Finnlando, Germanio kaj Luksemburgio, kie tia kunlaboranto ankoraŭ
mankas.” (Esperanto januaro 1996. p.11.)
Interesa bildo estas la formiĝo de la
rezulto de la tia informagado dum kvarjara periodo. En la tabelo la ciferoj
post la landnomo signifas nombron de EP-deputitoj de la lando, la postaj
ciferoj signifas nombron de EP-deputitoj kiuj iomete favore reagis al la
informo. (Laŭ la informoj de Germain Pirlot.)
Membroŝtato |
EP-deput. |
10. 1995 |
12. 1996 |
11. 1997 |
12. 1998 |
% 1998 |
Aŭstrio |
21 |
– |
1 |
2 |
3 |
14,3 |
Belgio |
25 |
13 |
15 |
15 |
18 |
72,0 |
Britio |
87 |
13 |
22 |
30 |
30 |
34,5 |
Danio |
16 |
– |
1 |
1 |
1 |
6,3 |
Finnlando |
16 |
– |
2 |
2 |
2 |
12,5 |
Francio |
87 |
3 |
10 |
11 |
13 |
14,9 |
Germanio |
99 |
– |
3 |
8 |
10 |
10,1 |
Grekio |
25 |
– |
– |
– |
– |
0,0 |
Hispanio |
64 |
– |
3 |
7 |
10 |
15,6 |
Irlando |
15 |
11 |
13 |
13 |
14 |
93,3 |
Italio |
87 |
1 |
18 |
20 |
19 |
21,8 |
Luksemburgio |
6 |
– |
1 |
1 |
1 |
16,7 |
Nederlando |
31 |
– |
– |
2 |
2 |
6,5 |
Portugalio |
25 |
– |
1 |
2 |
4 |
16,0 |
Svedio |
22 |
– |
4 |
4 |
4 |
18,2 |
Sume (el 626) |
626 |
41 |
75 |
118 |
131 |
20,9 |
Estas nekonate,
ke en la membroŝtatoj kia forta, konsekvenca ktp. estis la informo rilate
la EP-deputitojn. Pro tio la tabelo povas prezenti nur tion, ke per sistema kaj
taŭga informado oni povas influi homojn. Post nova baloto por la Eŭropa
Parlamento la informadon oni devis fari de la komenco. Por kelkaj esperantistoj
ne plaĉis la informagado kunordigita de Germain Pirlot.
Okazis ankaŭ aliaj aktivadoj. Ekzemple en 1996 dek du esperantistoj el
dek landoj sendis malferman leteron kun tre bonaj argumentoj al la anoj de la Eŭropa
Parlamento. Estis iniciatintoj ankaŭ la Radikala Partio kaj la „Esperanto”
Radikala Asocio (ERA), kaj oni povus mencii pluajn ekzemplojn. La rezulto ĉiam
estis la rifuza sinteno de la EU-institucioj.
Sub ĉi tiu titolo mi devas rakonti plejparte en unua persono, pro tio
mi petas vian komprenon. Mi engaĝiĝis en 1995 en la informado pri eŭropaj
lingvaj aferoj kaj pri Esperanto, kion la estraro de la Hungaria Esperanto-Asocio
(HEA) kontente akceptis kaj aprobis. Tiam la sekretario de HEA letere ligis min
kun la brusela laborgrupo.
Tiutempe Hungario estis jam kandidatlando de la Eŭropa Unio. Koncerne la
informagadon ni celis informi unuavice, sed ne nur, hungarajn politikistojn pri
tiuj problemoj kaj eventoj, kiujn la laborgrupo kaj la revuo Esperanto aŭ
Henri Masson koncerne la eŭropan lingvan problemon prezentis. Nia unua paŝo
estis estigi informilon (kajeroserion) sub la titolo Az Európai Unió és a
nyelvi kérdés (La Eŭropa Unio kaj la lingva demando). Tiu ĉi
kajeroserio aperis ekde 1995 ĝis 2004 en la komuna redaktado de Oszkár
Princz (tiama sekretario de HEA) kaj mi. La kajeron, kiu baldaŭ havis bonan
akcepton ankaŭ de kelkaj politikistoj, dissendis la estraro de HEA.
Kiam mi spertis, ke por atingi vastan publikon ni ne havas taŭgan
rimedon, mi verkis libron: Az egyesülő Európában társalogjunk vagy
dadogjunk? (Ĉu en la unuiĝanta Eŭropo ni konversaciu aŭ
balbutu?). Ĝi aperis en 1996 (helpe de mia familio) kaj baldaŭ gajnis
bonan eĥon, ĉefe en esperantistaj rondoj. Sed la libro jam en la
verka fazo kaj ankaŭ poste rezultigis por la aŭtoro interrilatojn kun
renomaj fakuloj (historiistoj, lingvistoj), kiuj aprecis mian aktivadon en
lingva afero kaj la penadon por Esperanto. Kun pluraj el ili formiĝis
plur- aŭ multjara agrabla interrilato, en kiu ĉiam ĉeestas la
informo pri Esperanto kaj ankaŭ ilia simpatio al ĝi.
En la
unua parto de 1996 la hungra registaro devis respondi demandojn de la Eŭropa
Komisiono. Estis do okazo por memorigi la registaron pri la lingva demando.
Post nia sugesto esperantistoj per leteroj komencis bombadi la Ministerion pri
Eksterej Aferoj. Kompreneble la respendoj estis ĝentilaj nenidiraj.
En
1999–2000 en Hungario aperis pluraj libroj kaj artikoloj, en kiuj la aŭtoroj
analizis la atendeblan lingvan estonton. Plimulto de la aŭtoroj timis la
sekvaĵon de la troa disvatiĝo de la angla, sed ili ne vidis rimedon
kontraŭ ĝi, eble nur la plurlingvecon, eĉ se por iu aŭtoro
estis konataj ankaŭ la favoraj ecoj de Esperanto. Pro tio mi trovis
bezona, ke en nova libro mi donu kritikon pri la oportunecaj starpunktoj. Fine
de 2000 aperis (helpe de esperantistoj) tiu libro: Egyenes beszéd –
nyelvügyben (Sincera parolo – pri lingva afero).
La verko de tiu libro donis bazon por mi verki esperantlingvan broŝuron
Ĉiu lingvo brilu samrajte!, kiun aprobis eŭropa internacia
laborgrupo, kaj kiun esperantistoj tradukis en plurajn naciajn lingvojn kaj
aperigis ilin en 2001.
En decembro 2004, en konferenca prelego mi surprizate aŭdis de konata
hungara lingvisto, ke kvankam li estimas la penadon de esperantistoj, sed oni
nepre devas subteni la lernadon de la angla, kaj li esprimis sian tutan
konsenton pri artikolo, kiu glorigis la simpligitan, t.n. „aerdoman anglan”. Mi
konsideris kiel mian devon doni konvenan respondon, kiun mi faris per pli nova
libro: A sokféleség közös nyelve (Komuna lingvo de
la diverseco), kaj kiu aperis (denove helpe de esperantistoj) en 2005. Pluraj
hungaraj lingvistoj gratulis min pro tiu libro.
Dum la tuŝitaj jaroj oni aperigas de mi plurajn artikolojn en
revuoj kaj leterojn en gazetoj, krome mi kelkfoje havis eblon por publike
prelegi pri la eŭropaj lingvaj demandoj.
La
supre prezentitaj okazintaĵoj koncerne la lingvan problemon baziĝis
sur pensmaniero simila al la kernlaborgrupo, sed nia informado direktiĝis
unue al politikistoj, poste plie al intelektuloj kaj ankaŭ al la socia
publiko. Oni povis sperti, ke nur tre malvasta parto de la homoj estas sentema
por lingvouzaj problemoj. Sed ankaŭ tio estas sperto, ke sistema kaj bone
pripensita informado povas akiri simpatiantojn por Esperanto, eĉ se por ĝi
ili nuntempe ne vidas bonan ŝancon.
Supre
temis pri okazintaĵoj, kiuj rilatis iamaniere al la eŭropaj lingvaj
problemoj. Nature en la sama tempo por Esperanto laboris pluraj
esperanto-organizoj kaj ne malmultaj esperantistoj en Hungario, sed pri tio ne
estas tasko ĉi tie rakonti.
La ĝis nun diritaj celis prezenti la grandan fortostreĉon de eŭropaj
esperantistoj por ke Esperanto iĝu oficiale akceptita fare de la
institucioj de la Eŭropa Unio. Faktoj montras la malsukceson de la penado
por tiu celo. Pro kio estas la malsukceso? La esenco de la respondo estas simpla
kaj mallonga: la kaŭzo de la malsukceso devenas el la traktato(j) de
la eŭropa integriĝo. Pli detale temas pri la sekvaj faktoj.
En ĉiu varianto de la Traktato koncerne la eŭropan integriĝon
(pri EK aŭ EU) estas bazaj principaj postuloj unuflanke la egalrajteco de ĉiu
membroŝtato kaj ties kulturo, inkluzive en ĝi tiun lingvon, kiu estas
oficiala lingvo de la Eŭropa Unio; aliflanke estas baza principa postulo,
ke la kulturo, instruado k.s. plene apartenas al membroŝtata agosfero.
Kvankam kiam en la integriĝo aperis la intenco pri la politika
plivastigo oni racie povus esti pensinta, ke en EU aperos bezono ankaŭ je
komuna lingvo. Tamen la principo de la egalrajteco ekskludas, ke oni oficiale
deklaru aŭ aprobu tian bezonon. Ĝi ekskludas, ĉar la
politikistoj tute ne povis konsideri aliajn lingvojn nur la naciajn. La akcepto
de la ideo pri komuna lingvo signifus, ke oni superigus iu lingvon el la
oficialaj lingvoj super la aliajn, kio estus kontraŭ la principa postulo
de la samrajteco. Estas tre probable, ke pro tio la ideo pri komuna lingvo
neniam aperis flanke de politikistoj partoprenantaj en la organizado de la eŭropa
integriĝo. La Mastriĥtan (kaj la postajn) Traktato(j)n, kiu(j) estis
preparita(j) fare de interregistara(j) konferenco(j), fine aprobis kaj subskribis
la Eŭropa Konsilio, kiu konsistas el la registarestroj kaj ŝtatestroj
de la membroŝtatoj. Por ili neniam povis esti temo la ideo pri komuna
lingvo pro la supre diritaj. El la egalrajteco sekvis por ili la multlingveco,
egalrajta uzo de ĉiu oficiala lingvo por oficiala komunikado, eĉ se ĝi
estas multekosta. Por la civitana internacia komunikado la Konsilio proponis,
ke la civitanoj alproprigu du-tri fremdajn lingvojn.
Alia afero estas, ke en la ĉiutaga vivo pli kaj pli aperas la bezono
je eŭropa komuna lingvo kaj por tia celo oni uzas la anglan ne zorganta
pri la sekvaĵoj, eĉ neglektanta ilin.
La taskoj kontroli la respekton de la Traktato kaj organizi la plenumon de
la konsiliaj decidoj apartenas al la Eŭropa Komisiono. En ĉi tiu
agosfero ĝi (kaj nur ĝi) rajtas iniciati leĝon kaj kadroleĝon.
Ĉar la lingvo kaj kulturo estas en membroŝtata agosfero, en lingva
afero la Komisiono iniciatan rajton havas nur koncerne la lingvouzon ĉe la
EU-institucioj.
Estas jam klare, kial estis daŭre rifuzitaj la esperantistaj
iniciatoj, demandoj k.s. fare EU-institucioj. Bedŭrinde la esperantistaj
agantoj ne ekzamenis aŭ neglektis la kaŭzojn de la rifuzoj. Kvankam
EU-politikistoj plurfoje memorigis ilin pri la reguloj de la Eŭropa Unio.
Ekzemple:
„Marianne Thyssen (Nederlando) opiniis: oficiala ŝanĝo en la
lingvouzo eblus nur post unuanima konsento de la Konsilio de Ministroj, sed oni
ne sentos bezonon reformi la nunan lingvan reĝimon...” (1993)
(Emfazite de L. G.)
En decembro 1999 irlanda EP-ano sendis skriban demandon al Romano Prodi,
prezidanto de la Komisiono. Li demandis ĉu la Komisiono konsiderus la
enkondukon de Esperanto kiel plia laborlingvo en Eŭropa Unio? – La
respondo de Prodi alvenis en januaro 2000. Li respondis, ke la artikolo 290 de la Traktato de la Eŭropa
Komunumo fiksas, ke lingva politiko ne estas agadsfero de la Komisiono sed tiu
de la Konsilio. (2000) (Emfazite
de L. G.)
Klaran respondon donis Neil Kinnock, vicprezidanto de la Komisiono, al
David R. Curtis en 2002:
„Dankon pro via letero
de la 29-a de novembro. Mia ministraro kaj la lingvo-servoj respondis, je mia
peto, al viaj pri fruaj leteroj.
Vi estas, kompreneble, tute rajtigita je via vidpunkto pri la dezirindeco
de provizado por Esperanto-instruado en lernejoj tra [la] Eŭropa Unio.
Egale vi rajtas daŭrigi vian kampanjon por subteno al la pli vasta uzado
de Esperanto.
Dum mi respektas ĉiun el tiuj rajtoj, tamen, mi ne emas subteni viajn
klopodojn. Mia vidpunkto ŝuldas nenion al antaŭjuĝo kontraŭ
Esperanto. Mi tenas ĝin simple ĉar mi nepovas esti persvadita ke tiu
lingvo povus fariĝi lingua franca, eĉ kun la stimulo de vasta
inkluzivo en la granda varieco de lernejaj instruprogramoj. Intertempe,
kompreneble, [la] Eŭropa Unio – prave – ne
havas leĝan povon por specifi studobjekton por instruado en la lernejoj de
Membroŝtatoj.
Krom
mia persona vidpunkto, mi povas nur konfirmi tion, kio estis dirita al vi antaŭe:
la Komisiono devas evidente resti fidela al la Regulo, kiu kondiĉas ke la
oficialaj lingvoj de [la] Eŭropa Unio estas la oficialaj
lingvoj de la Membroŝtatoj. Tiu leĝa devigo, kune kun la praktikaj
postuloj leviĝantaj el provizado de lingvoj servoj en 11 lingvoj nun, kaj
21 lingvoj ekde 2004, daŭros certigi ke ni ne serĉos evoluigi
kapacitojn en Esperanto.
Mi konstatas ke ĉi tiu respondo eble malkontentigos vin sed mi pensas
ke estas pli bone respondi al vi malkaŝe kaj konkluzive ol kuraĝigi
falsajn esperojn.” (Esperantigis David R. Curtis)
Sen pluaj citaĵoj oni povas konstati, ke la respondoj de la
instituciaj funkciuloj aludis al priskriboj de la Traktato.
Eblaj estontaj ĉefdirektoj de la lingvopolitiko en la Eŭropa Unio
– laŭ profesoro Grin
Traktante la ŝancon de Esperanto en la Eŭropa Unio oni devas tuŝi
la raporton de la svisa universitata profesoro François Grin. (Grin, François: L'enseignement
des langues étrangères comme politique publique. RAPPORT ÉTABLI À
LA DEMANDE DU HAUT CONSEIL DE L’ÉVALUATION DE L’ÉCOLE. http://enotero.free.fr/rapportgrrin.doc
/ Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko. Raporto verkita je la peto
de la Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo. (Sintezo kaj rekomendoj). http://www.uea.org/vikio/GRIN00sintezo)
Lia raporto aperis en septembro 2005. Jen partoj el la ĉapitro Sintezo
kaj rekomendoj:
„Tri scenaroj
estos analizitaj: la « tutangla » (scenaro 1) ; la « plurlingvisma »
(scenaro 2) ; kaj « Esperanto » (scenaro 3). Tiuj tri
scenaroj kompreneble povus esti la celo de pli detala analizo, kaj esti
kombinitaj kadre de strategia ektraktado de la lingva politiko. La emfazo ne
situiĝas sur la konsekvencoj de la efektivigo de tiuj scenaroj, sed sur
ilia komparo laŭ efikeco kaj egalrajteco. Konsiderante la novecon de la
analizo-kadro kaj la manko de taŭgaj informoj, la taksado povas esti nur
proksimuma kaj nur celas disponigi skalojn de grandeco; laŭ mia opinio,
tio tamen estas la unua fojo kiam oni provas kalkuli la netajn transpagojn
kiujn la anglalingvaj landoj profitas pro la supero de la angla, kompare al la ŝparoj
pro la elekto de alia scenaro. Memkompreneble, ne la angla lingvo mem kulpas,
sed la lingva hegemonio, kiu ajn lando aŭ grupo de landoj profitas ĝin.
La ĉefaj rezultoj de la komparo inter tiuj scenaroj jenas:
1) Britio
enspezas nete almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare, pro la nuna domino
de la angla;
2) se oni konsideras la multobligan efikon de certaj komponantoj de tiu
sumo, kaj la rendimenton de la kapitalo kiun la anglalingvaj landoj povas
investi aliloke, pro la privilegia pozicio de sia lingvo, tiu sumo atingas 17 ĝis
18 miliardojn da eŭroj jare;
3) tiu sumo sendube estus pli alta, se la hegemonio de tiu lingvo
plifortiĝus pro la prioritato kiun aliaj ŝtatoj konsentus doni ĝin,
interalie en la kadro de iliaj respektivaj edukpolitikoj.
4) tiu sumo ne enkalkulas la diversajn simbolajn efikojn ( kiel la
avantaĝo kiun ĝuas la denaskaj parolantoj de hegemonia lingvo dum
ajna situacio de intertraktado aŭ konflikto okazanta en ilia lingvo);
verdire, tiuj simbolaj efikoj eble havas ankaŭ materialajn kaj financajn
konsekvencojn.
5) la «plurlingvisma» scenaro (kiu, praktike, povas alpreni tre
malsimilajn formojn, inter kiuj unu estas analizita ĉi tie) ne malpliigas
la kostojn, sed la malekvilibro inter lingvouzantoj; tamen, konsiderinte la
rolantajn fortojn pri la lingva dinamiko, ĝi prezentas iun riskon de
malstabileco, kaj postulas tutan aron da akompanantaj aranĝoj por esti
eltenebla.
6) la
scenaro « Esperanto » montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi
konvertiĝus al neta ŝparo, por Francio, de almenaŭ 5,4
miliardojn da eŭroj jare, kaj nete, por la tuta EU (inkluzive Britio kaj
Irlando), de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare.
La oftaj rifuzreagoj kontraŭ esperanto malebligas la
scenaron 3 ene de mallonga templimo. Aliflanke, oni povas rekomendi ĝin,
en la kadro de longdaŭra strategio, kiun oni povas efektivigi ene de
unu generacio. Du kondiĉoj tamen nepras por ĝia sukceso: unue
grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝojn pri tiu lingvo —
kaj kiuj ĝenerale baziĝas sur simpla ignoro — kaj helpi la evoluon de
la pensmaniero; due, vera interŝtata kunordigado por la komuna efektivigo
de tia scenaro. Okdek kvin procentoj de la loĝantaro de la EU-25 akiras
tujan kaj evidentan profiton el tio, eĉ sen konsideri la riskojn politikajn
kaj kulturajn kaŭzitajn pro lingva hegemonio.
En mallonga aŭ meze longa templimo, la scenaro 2, t.e.
tiu de « plurlingvismo » estas preferinda, nur ĉar ĝi ĝuas pli grandan politikan akcepton.
Se ĝi ne estas malpli kosta, koncerne rektajn kostojn, ol la nuna solvo aŭ
ol tiu de la scenaro 1 (« ĉio nur angle »), ĝi konsiderinde
malaltigas la maljustajn transpagojn kiuj estas konsekvenco de la 1-a scenaro.
Aldone, tio eble estas la scenaro kiu akordiĝas al la ideo de EU
konstruita sur la diverseco de lingvoj kaj kulturoj, kion oni ofte aŭdas
en la paroloj de komunumaj
oficialuloj. Tiu 2-a scenaro tamen entenas riskojn malstabiliĝi kaj erodi
favore al la angla, kio donas argumenton favore al la 3-a scenaro. Tamen, se la
akompano-dispozicioj povas daŭre garantii plurlingvismon, la dua scenaro
povas esti longtempa strategio.”
Tute ne estas seninteresa la fakto, ke kvankam la raporto estis petita fare
de la franca Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo, sed de tiu la
informojn petis franca ministro respondanta ankaŭ pri la publika
instruado. (Ili elektis la plurlingvecon.) Dum la ĝis nun traktitaj
faktoj, nome la reguloj de la Eŭropa Unio montras plenan senŝancecon
por Esperanto, la raporto de profesoro Grin konfirmas nin pri la ebla favora
socia rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio (eĉ en la tuta Eŭropo),
sed la realigo de tiu rolo efektiviĝus nur tiukaze, se plenumiĝus du
treege gravaj kondiĉoj: „unue grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝojn
pri tiu lingvo”, „due, vera interŝtata kunordigado por la komuna
efektivigo de tia scenaro”. Estas evidente, ke la dua kondiĉo ne povus
okazi, se la unua ne plenumiĝus. Kiam oni povus diri, ke la unua kondiĉo
estas kvazaŭ plenumita? Tiakaze, se la plimulto de la eŭropa loĝantaro
fakte estus simpatianto de Esperanto. Konsidere movadhistoriajn spertojn kaj
atingaĵojn oni apenaŭ povas esperi, ke ene de antaŭvidebla tempo
tiu celo estus akirebla. Sed la eŭropa esperanto-movado pliriĉigante
siajn agadmetodojn havas ŝancojn akiri multe pli bonajn rezultojn kompare
al la ĝisnunaj.
La mult- kaj plurlingveco estas temo de multaj dokumentoj, programoj,
agadplanoj k.s. de la institucioj de la Eŭropa Unio. Ĉi tiu fakto per
si mem montras la gravecon, kiun tiuj institucioj kaj plejparte ankaŭ la
membroŝtataj registaroj atribuas al la mult- kaj plurlingveco. (Estas
rimarkinde, ke la instituciaj dokumentoj ofte uzas por ambaŭ kazo la
vorton ’multlingveco’.)
Por firmigi sian ideon pri la mult- kaj plurlingveco la Eŭropa
Komisiono plurfoje petis rekomendojn de laborgrupoj konsistantaj el eminentaj
fakuloj.
La plurlingveco,
do la ideo kaj rekomendo, ke ĉiu civitano scipovu uzi almenaŭ du
fremdajn lingvojn, ĉefe celas ne la disvolvon de la ĝenerala eŭropa
komunikado, sed antaŭenigi interkulturajn rilatojn, krome evoluigi
individuajn kabaplojn de la civitanoj. (Nature, la scio de fremda lingvo
ebligas la komunikadon, nur demando, ke en kia vasta internacia rondo.)
„Tiu kapablo, dezirindas por ĉiu eŭropa civitano, nemalhavebla
lerteco por la prospero en la ĉiutaga vivo, ke oni komprenu plurajn
lingvojn kaj scipovu komuniki – ĉi tio estas ĉiutaga realo por la
plej multaj popoloj en la Tero. Tio stimulas nin, ke ni iĝu pli malferma
al la kulturo kaj pensmaniero5, ĝi disvolvas la kapablojn, kaj
plibonigas la gepatralingvajn kapablojn de la lernantoj; ĝi ebligas por la
homoj, ke ili eluzu la liberan eblon por la dungiteco kaj lernado.
En marto 2002 la ŝtat- kaj registarestroj de
la Eŭropa Unio kunsidante en Barcelono celis la lernadon ekde frua aĝo
de almenaŭ du fremdaj lingvoj.”
La piednoto 5 diras: „Bazo de la kompreno de aliaj kulturoj estas la
lernado de tiuj lingvoj, kiuj esprimas tiujn kulturojn, pro tio la Komisiono ne
apogas uzon de artefaritaj lingvoj, ĉar ili, sekve de ilia esenco, ne
havas kulturan fonon.”
[COM(2005) 596;
COMMUNICATION FROM THE KOMMISSION TO THE COUNCIL, THE EUROPEAN ECONOMIC AND
SOCIAL COMMITTEE AND THE COMMITTEE OF THE REGIONS A New Framework Strategy for
Multilingualism;
http://eur-lex.europa.eu/LexUriServ/LexUriServ.do?uri=COM:2005:0596:FIN:en:PDF
]
Esperantistoj, kompreneble, multe kritikis la aserton de la piednoto.
Jam ankaŭ la cititaj fragmentoj montras, ke konsidere la lernadon de
fremdaj lingvoj la baza celo estas ne vaste praktikebla komunikado en Eŭropo,
sed ekkono de alia kulturo apartenanta al la lernata lingvo. El la komisiona
argumento, se ĝi estus vera, devus sekvi, ke la ekkono de la kulturo de iu
ajn popolo estas ligita al alproprigo de ties lingvo. Alivorte, iu povus ekkoni
nur tiujn kulturojn kies lingvojn li alproprigis.
Alia labordokumento de la Komisiono (nome: Raporto pri la plenumo de
agadplano por la stimulo de la lingvolernado kaj la lingva diverseco) diras:
„La lingvoj estas
bazpilieroj de la eŭropa ideo: respegulas la diversajn kulturojn,
samtempe, ili estas ŝlosiloj por la kompreno de tiuj kulturoj. Estas
unusence, ke ankaŭ la Eŭropa Komisiono havas konkretan rolon en la
stimulado de la plurlingveco, apogante kaj kompletigante la laboron de la
membroŝtatoj: tiuj eŭropaj civitanoj, kiuj parolas plurajn lingvojn,
tiuj kapablas eluzi ĉiun avantaĝon de la libera movo en la Eŭropa
Unio, kaj la lingvoscio de ili plifaciligas ilian akomodiĝon okaze de
fremdlanda lernado aŭ laboro. Ankaŭ la laborejoj alte aprezas la
lingvan kompetentecon: la scio de fremdaj lingvoj favore influas la
dungiteceblon. La lingvoj estas unuarangaj iloj de la komunikado: kono de
pluraj lingvoj malfermas pordojn de novaj kulturoj, kaj helpas la komprenon
inter la kulturoj, kaj interne Eŭropo kaj en aliaj partoj de la mondo.”
La raporto, kiu detale priskribas la atingaĵojn, mallonge skizas ankaŭ
la situacion rilate la elekteblecon de la lingvoj.
„Oni petis la membroŝtatojn, ke ili certigu la plej vastan
lingvoelekteblecon. La sortimento de la lingvoj malegalas. Unuflanke en kelkaj
membroŝtatoj tre limigita estas la nombro de la lerneblaj lingvoj (unuavice
la angla, respektive en la laŭlimaj regionoj aŭ en migrintaj
komunumoj povas esti alia lingvo en speciala instruplano). Aliflanke en tiuj
membroŝtatoj, kie oni povas elekti el vasta sortimento de la lingvoj, laŭ
la spertoj la multlingvecon oni malfacile povas realigi en la lernejoj. La
familioj ofte ne scias, ke kiajn avantaĝojn donas, se iu lernas ne nur unu
fremdan lingvon.”
„La eŭropaj programoj funkciantaj en kampoj de la instruado, kulturo,
junularo kaj civila socio, specile la programo de la dumviva lernado, estas
gravaj rimedoj, kiuj kompletigas la naciajn fakpolitikojn, kaj donas eŭropan
karakteron al la lernaj agadoj.”
[COM(2007)554 F/2; COMMISSION WORKING DOCUMENT Report on the
implementation of the „Promoting language learning and linguistic diversity”;
http://eur-lex.europa.eu/LexUriServ/LexUriServ.do?uri=COM:2007:0554:FIN:en:PDF
]
Pri la
plurlingveco okupis sin ankaŭ altnivela laborgrupo, kaj prezentis sian
ferman raporton al la Komisiono. Jen kelkaj konstatoj el ĝia mallongigita
raporto.
„(...) la Komisiono, el la vidpunkto de la eŭropa plano, pli kaj pli
rekonas la kreskantan signifon de la defio montriĝanta en la multlingveco.
Pro la sekvoj de la plivastigo, la unueca merkato kaj la pli intensaj movoj ene
de la Eŭropa Unio, la revigliĝo de regionoj, la apero de la sciobaza
socio, la enmigrado en la Eŭropan Union kaj la tutmondiĝo – la
plurlingveco alvenis al nova ĉapitro, el la vidpunkto de la gradeco,
komplekseco kaj politika graveco. Tio plej klare estas videbla en la komunikado
inter la lingvoj kaj kulturoj. Kvankam pli frue tiu ĉi demando tuŝis
unuavice la interpersonajn rilatojn inter civitanoj de diversaj membroŝtatoj,
ĝis nun praktike ĉiu membroŝtato de EU iĝis plurlingva kaj
multkultura socio, kio bezonas tiajn lokajn/regionajn/membroŝtatajn
strategiojn, kiuj helpas la komunikadon tra lingvaj kaj kulturaj limoj.
Nuntempe ne malpli ol 450 diversajn lingvojn oni parolas kaj uzas en la tereno
de la membroŝtatoj.”
La laborgrupo emfazis ankaŭ la favoran efikon de la lingvolernado por
la kapabloj de lernantoj.
„La lingvolernado bone efikas sur la atento, kompreno, kapablo, memoro,
koncentriĝo, penskapablo, kritika pensado, problemsolvo kaj kapablo je
gruplaboro. Ĉi tiuj individuaj avantaĝoj
estas plue tre gravaj en la bonstato por ĉiu nivelo de la socio.”
„La lingvoj havas interkulturan valoron. Krom la stimulo je malfermeteco al
la kulturo kaj sinteno de aliaj popoloj, la lingvoinstruado povas konsciigi por
ni niajn proprajn kulturon kaj valorojn, respektive povas stimuli nian intencon
kaj povas fortigi nian kapablon por la komunikado kaj kunlaboro kun aliaj
popoloj tra kulturaj limoj.”
[High
Level Group on multilingualism FINAL REPORT; http://ec.europa.eu/education/languages/archive/doc/multishort_en.pdf
]
Alia grupo de eminentuloj sian raporton (Honoriga tasko. Kiel la lingva
diverseco povas fortigi Eŭropon) enkondukis per gravaj demandoj. La
raporto enhavas ankaŭ interesan – sed laŭ mi iluzian – rekomendon pri
la dua gepatra lingvo.
„La
lingva diverseco signifas defion por Eŭropo. (...) Por tio, ke ni povu
efike trakti ĉi tiun diversecon la Eŭropa Unio devas ekzameni tiajn
demandojn, kiuj en nia nuna mondo iĝis unugrade gravaj, kaj kiuj estas
eviteblaj nur se oni riskas la estontecon: Kiel estas akireble, ke la diversaj
popoloj kunvivu harmonie? Kiel oni povas komprenigi al ili la komunan sorton
kaj la kunapartenecon? Ĉu oni devas difini la eŭropan identecon? Ĉu
ĝi povas kunordigi la tutan diversecon? Ĉu tiu ĉi identeco povas
alpreni ankaŭ elementojn devenajn ne el Eŭropo? Ĉu la estimo de
diversaj kulturoj estas kunordigeblaj kun la estimo de la bazaj valoroj?”
„Se
la plej multaj eŭropaj nacioj konstruis sin sur la bazo de sia lingva
identeco, la Eŭropa Unio povas konstruiĝi nur sur sia lingva
diverseco. Kiu, laŭ ni, estas precipe grava solidareca forto. Tio, ke la
solidareca travivaĵo baziĝas sur la lingva kaj kultura diversecoj,
estas eksterordinara kontraŭrimedo kontraŭ la fanatismo, al kiu ne
malmulte deturniĝis la eŭropaj identecmanifestoj antaŭlonge kaj
nuntempe.”
„(...) estas
granda la tento, ke estiĝu tiu situacio, en kiu unu lingvo – la angla – iĝus
superrega kiel laborlingvo en eŭropaj institucioj, kie du-tri aliaj
lingvoj povus resti ĝis iom da tempo, en iom post iom malboniĝanta
situacio, dum por la plejparto de niaj lingvoj restus nur la simbola rolo, kaj
preskaŭ neniam uzus ni ilin en komunaj kunvenoj.
Por
ni ne estas dezirinda tia ŝanĝo. Tiu estus damaĝa el la
vidpunktoj de la ekonomia kaj strategia interesoj de la kontinento, kaj de la
interesoj de civitanoj, sen la konsidero al iliaj gepatra lingvo. Tio estus
kontraŭ la spirito de la eŭropa plano, ankaŭ el pluraj
vidpunktoj.”
„(...) la Eŭropa
Unio devus popularigi la koncepton de la dua gepatra lingvo. Tiu
koncepto signifas laŭ ni, ke ĉiu eŭropano povus libere elekti
unu lingvon, kiu ne estas sia nacia lingvo, sed ankaŭ ne tiu, kiun li uzas
en la internacia komunikado. Laŭ nia imago, la dua gepatra lingvo estus ne
alia dua fremda lingvo, sed plie ĝi signifus rilaton, similan al la
gepatra lingvo, al la konscie lernata lingvo.”
[A
REWARDING CHALLENGE; http://ec.europa.eu/education/languages/archive/doc/maalouf/report_en.pdf
]
Kiu detale studas almenaŭ la supre menciitajn dokumentojn, tiu nepre
rimarkas, ke la plurlingveco nur duavice signifas komunikan aferon, unuavice ĝi
servas politikan celon de EU-institucioj, ĉefe por la Komisiono. Laŭ
la baza leĝo, la Eŭropa Unio estimas la kulturon de la membroŝtatoj.
Sed estas demando, ke praktike en kio manifestiĝas tiu estimo. Tio estas
grava demando kiam la civitana konfido al la Eŭropa Unio ankoraŭ (aŭ
jam) ne estas tre forta. Krome oni povas sperti, ke inter la diverslandaj loĝantaroj
estas senfido. Ŝajnas, ke la EU-institucioj uzas la plurlingvecon por
esprimi siajn estimon al la membroŝtataj kulturoj, kaj uzas ĝin ankaŭ
antaŭenigi la interproksimiĝon de la eŭropaj popoloj. Tio estas
memkomprenebla afero, ja la lingvo estas la plej videbla parto de la kulturo.
La dokumentoj tion sugestas, ke la plurlingveco estas solvo ankaŭ por
la eŭropa komunikado. Estas klare, ke la plurlingveco ne donas la vastan, ĝeneralan
solvon de la eŭropaj komunikadaj bezonoj. Pri tio spiritan ekzemplon
diris la belga André Martin la 17-an de oktobro 1995, okaze de publika aŭskultado
en la Eŭropa Parlamento por pretigi la interregistaran konferencon
okazonta en 1996.
„Pri
la neceso de la dialogo inter la Eŭropanoj mem – alia problemo por solvi
se oni volas iam konstruadi ian Union estantan ankaŭ tiu de siaj civitanoj
– kion ĝis nun oficiale oni proponis al ni? Nur la fare de ĉiu
lernadon de du aŭ tri lingvoj krom la propra, spite la elpruvitajn limojn
de la lernejeca instruado al la dua kaj tria lingvo laŭlonge de pluraj
generacioj. Formulo cetere des pli lama, ke oni malfacile imagas al si, kiel
ekzemple genieca Svedo, eĉ ĝisfunde scipovanta la anglan, la germanan
kaj la nederlandan, se ne ankaŭ la polan aŭ la finnan, iam povus
vivigi indan interparoladon kun ne malpi superdotita Greko flue uzanta la
italan, la hispanan kaj la francan, se ne eĉ la serbo-kroatan plie!”
Kvankam la EU-institucioj tute konscias pri la pli granda plivastigo de la
angla, ilia reago estas la silenta konsento, kaj la Komisiono maksimume diras,
ke „la angla ne estas sufiĉa”. Tion oni povas interpreti, ke la angla
nepre devas, sed oni devas lerni ankaŭ aliajn lingvojn pro la postulo de
la plurlingveco. Cetere estas konata fakto la reciproka influo favore al la
angla inter la EU- kaj ŝtataj instancoj kaj la gepatroj.
Kvankam la agosfero pri instruado estas membroŝtata, la Komisiono
havas rajton kaj sufiĉe da rimedoj por influi kaj subvencii la
lingvolernadon, ne nur la lernejan, sed ankaŭ ekster la lernejoj kadre de
la programo pri la dumviva lernado.
Postuli ĉe la institucioj de la Eŭropa Unio la oficialigon de
Esperanto tute ne havas sencon, ĉar tiu postulo kontraŭdiras al la
baza leĝo de EU, do nepre rifuzas ĝin. Por la ŝanĝigo de
tiu leĝo tute mankas la amasa subteno de la eŭropa loĝantaro.
La lingvopolitiko de la Eŭropa Unio esprimiĝas en la mult- kaj
plurlingveco. La apliko de la multlingveco ne malofte estas manka en la
praktiko, kio malobservas bazan principon, do ĝi estas prirespondigebla.
La principo de la plurlingveco ne donas plenan kaj taŭgan solvon por la eŭropa
komunikado; en la praktiko ĝi nur tre malrapide plenumiĝas pro la
sinteno de registaroj kaj tiu de la loĝantaro, kiuj plejparte favoras nur
la anglan. La ideo de plurlingveco estas eŭropcentra.
La fakta lingvosituacio en la Eŭropa Unio kaŝas en si plurajn
eblojn por plivastigi la poresperantan agadon. Por eluzi tiajn eblojn la
agantoj povus esti pli malfermaj kaj emaj kunlabori kun ne esperantistaj
organizoj.
La esenco de la laŭcela poresparanta strategio povas esti la informado
al la plej diversaj sociaj tavoloj, la malkovro de agadebloj kaj „blankaj
makuloj”; plue la konformiĝo en la ĉiutaga agado de la socia medio.
Temas pri tio, ekzemple, ke en la programoj de la Eŭropa Komisiono,
konsidere la plurlingvecon, ofte estas tiaj partoj, al kiuj oni povus aliĝi.
(Tiaj ekzemploj jam estas konataj.) Ankaŭ Esperanto estas rimedo, ne nur
la plurlingveco, konigi kulturojn, interproksimigi popolojn. Sed pri tio ne
sufiĉas nur paroli, sed oni prezentu tiun taŭgecon en la praktiko. Aŭ
ankaŭ Esperanton oni povas proponi lerni kadre de la dumviva lernado. Ktp.
En la jaro 2011 ricevos apogon la Danubo-regiona Strategio de EU, kiu
celas, inter ceteraj, la interproksimiĝon de la popoloj en tiu areo. Ĉu
Esperanto-organizoj ne trovus taskojn en ĝi? Antaŭa informo pri la
Danubo-regiona Strategio de EU:
http://www.vilagnyelv.tripod.com/Form_DS.htm
Funkcias sufiĉe da diversaj civilaj organizoj. Certe ekzistas tiajn,
kies celoj iomete estas proksime al tiuj de esperantistoj. Kadre de
interrilatoj ili povus okazigi foje-foje komunan kunvenon por reciproke informi
pri siaj celoj kaj agadoj. Ĉu tio ne estus evidenta rimedo por informi pri
Esperanto?
La lingvouzo, kiu sekvas el la lingvopolitiko de EU, sendube kaŭzas
kazojn, kiuj malobservas bazajn principojn pri la egaleco, homa digno k.s.
Esperantistoj devus malkovri la eblojn por protesti pro konkretaj kazoj.
Ĉi tiuj konkludaj pensoj, kiuj baziĝas ankaŭ sur personaj
spertoj, celis nur stimulon por plupensi la nunan staton kaj la eblajn farendaĵojn.
Tiu ĉi artikolo prezentis al vi grandlinie la eventojn de la t.n. eŭropa
agado por oficiale akceptigi Esperanton ĉe la institucioj de la Eŭropa
Unio. La imago de la t.n. brusela laborgrupo pri la farendaĵoj estis tre
ambicia sed ne reala. Ili unuflanke mise interpretis la eblojn de la
EU-institucioj, aliflanke ili ne havis sufiĉan laborforton por la plenumo.
La fervora aktivado jam dekomence kunportis la malsukceson. La malsukceso
unuavice devenis el tio, ke la reguloj de la baza leĝo de la Eŭropa Unio
ekskludas la oficialan akcepton de komuna lingvo. Kvankam Esperanto estus tre
avantaĝa por Eŭropo laŭ la raporto François Grin, tamen, por ĝia
vasta uzo oni devus plenumi gravajn kondiĉojn. Por plenumi tiujn kondiĉojn
taŭga forto ne montriĝas. La lingvopolitiko de EU esprimiĝas en
la mult- kaj plurlingveca tendenco, kiu ricevas tre fortan kaj gravan subtenon
de la uniaj institucioj, unuavice de la Komisiono.
Pro la skizita stato poresperantaj agontoj devus studi la nunan staton en
la Eŭropa Unio kaj pripensi la konvenan agadstrategion.
Budapeŝto,
la 11-an de septembro 2010.
László Gados
***
Aperis en EŬROPA UNIO, LINGVAJ KAJ KULTURAJ ASPEKTOJ. Referaĵoj
kaj diskutintervenoj (Red. Senad Čolić), Sarajevo, elbih, 2011. p. 134-158.
***
Diskutopinioj
pri la ronda tabla referaĵo
de László Gados:
Kial la Eŭropa Unio ne povas oficiale
havi komunan lingvon?
Zlatko Tišljar: „La vidpunktojn
de Gados mi absolute subtenas. Estas substrenkinda tia konstato pri neceso
instigi kaj kunpartoprenigi la interŝtatan kunordigadon. Akcepti
subsidiarecan principon, ĉar nur ŝtatoj kadre de siaj diskutoj pri la
problemo povus atingi certajn konkludojn kaj tiam postuli de EU fari ion. Oni
devus konsideri ke la popoloj de EU absolute nenion scias pri Esperanto kaj do
ne ekzistas ia postulo al la politikistoj fari ion. [...].”
Michel Duc Goninaz: „Sinjoro Gados parolis pri la
fiasko de la ĝisnunaj klopodoj ĉe EU. Estas strange, ke oni nun
konstatas fiaskon, kiu estis antaŭvidebla ekde la komenco, same kiel estis
antaŭvideblaj la fiaskoj de ĉiuj oportunismaj klopodoj de la
Esperanto-movado adaptiĝi al iu reĝimo aŭ iu ŝtato, por
konvinki la tieajn politikistojn ke ili devas favori Esperanton. Kvankam ĝi
ne estas rekte temo de nia Ronda Tablo, ni tamen diru, ke se oni iom analizus
tiun situacion – la historion de pli ol jarcento de tiuj senĉesaj fiaskoj
–, oni eble trovus kialojn. Sed ŝajnas al ni, ke la Esperanto-movado ĝenerale
ne volas tion vidi kaj eĉ ne volas analizi tiun situacion.”
Senad Čolić: „La kontribuaĵo de s-ro Gados
estas vere instruplena ne nur por la nuna, sed por novaj generacioj de la
Esperanto-movado. La Esperanto-movado kutime ne komprenas politikon, ĝi
ludas ian ’tradician neŭtralecon‘, kaj sekve 99,9% da membroj, adeptoj
vere ne komprenas la aferon. Politiko estas tre specifa homagado. Ĝi regas
la socion kaj niajn vivojn. La regado de socio estas aparta metio. Ĝin oni
lernis ekde la unua triba komunumo ĝis la nuntempo, tra generacioj. [...]
La ĝisnuna nia tuta historio ne elnestis niajn politikajn gvidantojn.
Eĉ se kelkaj fariĝis esperantistoj, post kiam ili eniris la ĝangalon
de politika agado ili forlasis la Movadon. Tial kontribuaĵo de Gados
valoras diskonigon. Ĝi mesaĝas ke ni ne okupiĝu pri la aferoj se
ni ne konas la temon. Se ni estas ekster la temo, neniu povas normale nin
akcepti, ĉar neniu komprenas pri kio ni parolas. Tial mi pledas ke
la aktuala strategio de la Movado devas esti direktita al t.n. pragmatismo. Ni
havas nian instrumenton, ni havas nian Movadon, nun ni havas Eŭropon sen
landlimoj. Estas multaj eblecoj por larĝa agado pri kio sopiris multaj
lastaj generacioj precipe en Orienta Eŭropo. Per EU estas al ni
malfermitaj pordoj de la mondo. Ni devas per praktikaj diversaj agadoj
vivisigni, montri ke la afero funkcias. Tio estas ankaŭ la ĉefa
funkcio de UEA. [...].”
Citaĵoj el la libro: Eŭropa
Unio hieraŭ hodiaŭ morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj. Referaĵoj
kaj diskutintervenoj. Sarajevo, elbih 2011. Redaktis Senad Čolić.